Kolono Durruti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kolono Durruti estis la plej fama kolono da anarkiistaj batalantoj dum la Hispana Enlanda Milito. Gvidis ĝin Buenaventura Durruti ekde meze de 1936 ĝis sia morto la 20-an de novembro samjare. Ĉi tiu kolono ludis decidan rolon pri la defendo de respubliko en Madrid kontraŭ la ekleviĝo de faŝismo. Ĝi entenis francparolantan roton nomitan Centurio Sébastien Faure. La kolono Durruti estis fine, kiel ĉiuj aliaj rotoj anarkiistaj, socialistaj kaj komunistaj, integrita en la ĝeneralan armeon de la respubliko.