Saltu al enhavo

Kolorkonservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolorkonservo (angle color confinement) estas fenomeno de partikla fiziko, pro kiu ne eblas trovi liberajn kvarkojn, kvankam ekzisto de kvarkoj estas nepridubebla - ili bone priskribas sistemon de elementaj partikloj, aparte hardonoj, kaj observeblas en ili kiel partonoj ĉe profunde neelastaj kolizioj.

La teorio, kiu donas kialon por kolorkonservo estas ke gluonoj, la kalibraj bosonoj kiuj transdonas fortajn interagojn, estas mem objekto de la forta nuklea forto kaj havas kolorŝargon. Do, ili kvazaŭ interagas kun si mem, kaj pro tio kvarkoj interagas des pli forte ju pli granda estas la distanco inter ili. Sekve, por apartigi kvarkon aŭ eĉ detiri ĝin al pli-malpli signifa distanco oni bezonus enorme grandan kvanton de energio. Tiu ĉi teorio ankaŭ eksplikas multajn aliajn fenomenojn, ekzemple aperon de hadronaj strioj dum profunde neelastaj kolizioj.

Poste la teorio de kolorkonservo iĝis harmonia parto de kvantuma kolordinamiko - la matematika teorio kiu pristudas fortajn interagojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]