Komandita societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komandita Societo estas partnereco, en kiu minimume du naturaj aŭ juraj personoj (partneroj) kuniĝas por fondi komunan firmaon por funkciigi tion. Ĝiaj partneroj estas la komanditintoj (partnero kun limigita respondeco, ekstera partnero) kaj ĝeneralaj partneroj aŭ komanditantoj[1] (partnero kun nelimigita respondeco, interna partnero). Ĝenerala partnero povas esti eĉ Kompanio kun limigita respondeco. Komandita Societo oftas en Eŭropo, kie la ekonomiaj leĝoj originas el la germana juro. Simila societo en la anglosaksa juro estas la. t.n. Limigita partnereco, kie la limigita partnero (komanditinto) havas malpli da jura ebleco je kunparolo kaj kontrolo.

Gravas, ke komanditintoj (eksteraj partneroj) ne partoprenanas en la administrado, riskas nur sian investitan monon kaj ne respondecas pri la funkciado de la societo. La ĝeneralaj partneroj (internaj partneroj) riskas sian tutan proprieton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komandito estas la ĉefa fonduso liverita kaj la komanditanto estas, kiu liveras fonduson, vidu en ReVo  komandito en ReVo [1].