Berenberg Bank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berenberg Bank
privata banko vd
Dum 1590 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kommanditgesellschaft
Fondintoj Berenberg family vd
Ĉefestro(j) Hans-Walter Peters vd
Sidejo Hamburgo
Lando Germanio
Dungitoj 1 331 (stato: 31-a de decembro 2015)
Agokampo financoj
TTT Oficiala retejo
vdr
Blazono

Joh. Berenberg, Gossler & Co. Kg, Ofte konata kiel Berenberg Banko kaj ankaŭ varmarkata kiel simple Berenberg, estas transnacia plena-servo privata banko kaj investada banko bazita en Hamburgo, Germanio.

Ĝi estas la plej malnova banko en la komerca mondo, la dua plej malnova banko en la mondo entute, kaj la plej malnova germana banko.

Ĝi estas aktiva en investbankado, precipe tut-eŭropa akcioesplorado, kurtaĝo kaj kapitalmerkataj transakcioj, same kiel altvalora privata bankado kaj institucia riĉaĵadministrado. Ekde la 2000-aj jaroj, la firmao ĉiam pli temigis investbankadon [1]. Berenberg Bank havas proksimume 1,600 dungitojn;

La banko estis fondita en Hamburgo en 1590 fare de Hans kaj Paul Berenberg, fratoj de Antverpeno en nuntempa Belgio. La banko estis ade posedata fare de liaj posteuloj, hanseata familia dinastio, kiuj estis unu el la gvidaj familioj de la urboŝtato Hamburgo. La banko havas oficojn en Hamburgo, Frankfurto ĉe Majno, Duseldorfo, Munkeno, Stutgarto, kaj aliaj germanaj grandurboj, same kiel en Zuriko, Ĝenevo, Luksemburgio, Londono, Parizo, Novjorko, Bostono, Salcburgo, Vieno, kaj Ŝanhajo [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]