Kombinaĵo de 5 kvar-duon-sesedroj
Aspekto
Kombinaĵo de kvin kvar-duon-sesedroj | |
Plia nomo | UC18 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 30 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 20 trianguloj, 15 kvadratoj |
Komponantoj | 5 kvar-duon-sesedroj |
Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria dudekedra I |
Geometria simetria grupo de komponanto | Nememspegulsimetria kvaredra T |
En geometrio, kombinaĵo de kvin kvar-duon-sesedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de kvin kvar-duon-sesedroj.
Ĝi estas nememspegulsimetria kun dudekedra simetrio I, kaj ĝia konveksa koverto estas dudek-dekduedro. Ĝi komunigas siajn laterojn kaj triangulajn edrojn kun la kombinaĵo de 5 okedroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.