Kombinaĵo de 6 kvadrataj kontraŭprismoj
Aspekto
Kombinaĵo de ses kvadrataj kontraŭprismoj | |
Plia nomo | UC43 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 96 |
Edroj | 48 trianguloj, 12 kvadratoj |
Komponantoj | 6 kvadrataj kontraŭprismoj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | 4-obla duedra D4 |
En geometrio, kombinaĵo de ses kvadrataj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvadrataj kontraŭprismoj, laŭliniigitaj en paroj laŭ la tri aksoj de kvarobla turna simetrio de kubo. Ĝi rezultiĝas ankaŭ per komponigo de la du reflektaj variantoj de la kombinaĵo de 3 kvadrataj kontraŭprismoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.