Komunika kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunika kanalo estas esprimo uzata en komunikado por aludi al la fizika rimedo uzata por la transmisio, pere de kiu veturas la simboloj kiuj portas la informon el la sendanto al la ricevanto. Kaze de letero ekzemple, la kanalo estas la papero, koverto ktp, kiuj fizike veturas el la sendinto al la ricevonto. La kanaloj povas esti personaj aŭ amasaj: la personaj kanaloj estas tiuj, per kiuj la komunikado okazas rekte, kiel en la okazo de la parola interkomunikado. La amasaj kanaloj povas esti ankaŭ parolaj, sed ofte skribaj, radiaj, televidaj, komputilaj ktp.

En telekomunikado, la termino kanalo povas havi tre diversajn signifojn: la baza temas pri konekto inter la punktoj de komenco kaj de fino de cirkvito, sed estas aliaj eblaj teknikaj difinoj (ekzemple per radioondoj).