Saltu al enhavo

Komunumaro Hermeskeil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Hermeskeil
Blazono
Komunumaro Hermeskeil (Germanio)
Komunumaro Hermeskeil (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Rejnlando-Palatinato
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Trier-Saarburg
Komunumaro Verbandsgemeinde Hermeskeil
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo TR
Oficiala Municipokodo 072355001
Subdivido 13 unuopaj komunumoj
Politiko
Komunumestro Michael Hülpes
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Langer Markt 17
54411 Hermeskeil
Demografio
Loĝantaro 15423 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 39′ N, 6° 57′ O (mapo)49.6572222222226.9488888888889Koordinatoj: 49° 39′ N, 6° 57′ O (mapo)
Areo 156,48 km²
Oficiala retejo http://www.hermeskeil.de/
vdr

La komunumaro Hermeskeil - germane Verbandsgemeinde Hermeskeil, mallonge VG Hermeskeil - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2024 la komunumaro havis 15 423 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Membraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]
nomo areo
(km²)
alteco
(m s.m.)
loĝantoj
(1950)
loĝantoj
(fine de 2024)
Bescheid 7,62 421 373 395
Beuren (Hochwald) 18,50 545 897 939
Damflos 5,31 570 515 630
Geisfeld 8,87 440 471 473
Grimburg 10,18 460 423 460
Gusenburg 7,36 500 770 1 087
Hermeskeil, urbo 30,85 542 3 711 6 677
Hinzert-Pölert 4,85 490 407 288
Naurath (Wald) 5,58 395 218 245
Neuhütten 10,50 580 840 721
Rascheid 8,05 463 494 457
Reinsfeld 19,77 510 1 615 2 486
Züsch 8,04 511 317 565
VG Hermeskeil 145,50 - 11 409 15 423

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]