La komunumaro Rülzheim - germaneVerbandsgemeinde Rülzheim, mallonge VG Rülzheim - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, inter kiuj du situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno. Ĝi troviĝas en la distrikto Germersheim de la federacia landoRejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germanePfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 15 570 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.