Komunumaro Schladen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la eksa komunaro

La komunumaro Schladen grupigis plurajn proksimajn komunumojn en Germanio. Ĝi estis parto de la distrikto Wolfenbüttel en la orienta parto de la germana federacia lando Malsupra Saksio kaj ekzistis ĝis la 1-a de novembro 2013. Entute en la komunumaro fine de 2012 vivis 8 978 loĝantoj.

Al la komunumaro apartenis la komunumoj
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato fino de junio 2006)

  1. Gielde (834)
  2. Hornburg, urbo (2.700)
  3. Schladen * (5.246)
  4. Werlaburgdorf (788)

La 1-an de novembro 2013 ĉiuj kvar komunumoj unuiĝis al nova komunumo Schladen-Werla, kaj la komunumaro do malfondiĝis.