Pniewy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Pniewy)
Pniewy

Blazono

Blazono
urbo
Pniewy (Pollando)
Pniewy (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Pniew
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Szamotulski
Komunumo Pniewy
Speco de komunumo Urbo kampa
Fondita en 1256
Urborajtoj antaŭ 1394
Koordinatoj 52° 31′ N, 16° 16′ O (mapo)52.51666666666716.266666666667Koordinatoj: 52° 31′ N, 16° 16′ O (mapo)
Areo 9,21 km²
Loĝantaro 8008 (en 30.06.2016)
Loĝdenso 811,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 62-045
Telefona antaŭkodo 61
Aŭtokodo PSZ
TERYT 4303924064
Estro Michał Stanisław Chojara
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Dworcowa 37
Retpoŝto de estraro pnszef@wokiss.pl
Poŝtkodo de estraro 62-045
Telefono de estraro 61 291-00-65
Fakso de estraro 61 291-00-97
Poŝto de estraro pniewy@wokiss.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Oer Erkenschwick
(Francio) Halluin
(Pollando) Radków
(Germanio) Lübbenau
(Turkio) Oba
Komunuma retejo http://www.pniewy.wlkp.pl
vdr

Pniewy estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al Pniewy en distrikto Szamotulski.

Fine de decembro 2016 en la urbo estis 8008 loĝantoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Pniewy devenas de 1256. Pniewy ekhavis urbajn privilegiojn je la fino de la 12-a jarcento. La unua konata posedanto de la urbo estas familio Nałczów, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Pniewscy kaj posedis la urbon ĝis la unua duono de la 15-a jarcento. Venontaj posedantoj estis jenaj familioj: Potuliccy, Ostrorogowie, Rydzyńscy, Kęszccy, Szołdryscy, Mielżyńscy. En 1822 la urbo troviĝis en la manoj de jenaj germanaj familioj: Rappad kaj poste Messenbach. Pniewy situis sur grava komerca vojo, kiu kondukis de Poznano al Frankfurto ĉe Odro. La komerca vojo disforkiĝis en la urbocentro.

Inter la 16 kaj 18-a jarcentoj Pniewy estis privata urbo. De la 15-a jarcento ĝis la unua duono de la 16-a jarcento, la urba ekonomio rapide pliboniĝis. Sed poste ofta ŝangado de posedantoj malrapidis ekonomian kreskon. Militoj en Grandpollando okazintaj en 17-a kaj 18-a jarcentoj eĉ pli malrapidis ĝin. Nur la familio Szołdryscy plibonigis la situacion, kiam ekestiĝis multaj gildoj.

Aneksaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio.

Inter 3000 soldatoj de la Novembra ribelo estis ankaŭ loĝantoj de Pniewy (inter aliaj pastro Ludwik Zajęcki). Dum Revolucio de 1848, multaj loĝantoj partoprenis gerilanon en Dobrojewo. En 1883 Popola Banko estis malfermita, kio helpis finance farmistojn kaj metiistojn. Ekde 1895 la saman funkcion plenumis kolektivo "Rolnik". En 1888 ekestis La Socio de Industriistoj. Je la fino de 19-a jarcento ekestiĝis aliaj asocioj: la teatra, la bicikla, la Pola Kantado Socio, ktp. La Pola Kantado Socio, hodiaŭ nomata Liro.

Ribelo de Grandpolujo[redakti | redakti fonton]

Pniewy iĝis pola sensange la 20-an de decembro 1918. Sed soldatoj el la urbo ankoraŭ batalis por liberigo de Grandpollando, 18 el kiuj pereis.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi periodo Pniewy estis agrikultura urbo. Post la unua mondmilito en la urbo ekloĝis ursulaninoj. La 11-an de februaro 1920, Urszula Ledóchowska aĉetis posedaĵon, kaj nomis ĝin Instituton de Sankta Olafo, pro norvega konsulo L. Stalt-Nielsen, kiu donacis monon por la aĉetado kaj Sankta Olafo estas patrono de Norvegio.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro 1939 ĝis 1945, la urbo troviĝis en germanaj manoj. Pli ol 200 poloj deportiĝis. Pniewy liberiĝis la 25-an de januaro 1945. La liberiĝo estis sensanga sed 52 soldatoj mortiĝis dum purigado de tereno[2].

Vidindaĵoj[3][redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Laŭrenco, la unua ligna konstruaĵo estis konstruita en 15-a jarcento. Post incendiantoj en 1635 kaj 1772, la nova, preĝejo el brikoj estis farita;
  • Preĝejo de Sankta Spirito, la unua ligna konstruaĵo estis konstruita en 15-a jarcento. Poste, en 1783, la nova brika preĝejo estiĝis;
  • Preĝejo de Johano la Baptisto, konstruita en 1837;
  • palaco de 1745, kiu nune funkcias kiel liceo[4];
  • muelilo de 1906.

Edukado[redakti | redakti fonton]

  • Kinderĝardeno Urso en Pniewy,
  • Kinderĝardeno de Ursulaninoj en Pniewy,
  • Bazlernejo de Ribelantoj de Grandpollando en Pniewy,
  • Lernejaro de Emilia Sczaniecka en Pniewy,
  • Mezlernejaro de Kongregacio de Ursulaninoj de la Agonianta Koro de Jesuo en Pniewy.
Urbomapo

Sporto[redakti | redakti fonton]

  • Akademia FC Pniewy, futsala klubo[5],
  • Sokół Pniewy, piepilka klubo[6],
  • Red Dragons Pniewy, futsala klubo[7],
  • Orły Pniewy, piedpilka klubo[8],

Pniewy estas konata pro sia futsala klubo - Red Dragons Pniewy, kiu ludas en Futsal Ekstraklasa.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]