Komunumo Kiruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo de Kiruna)
Komunumo Kiruna
La nova urbodomo de Kiruna
La nova urbodomo de Kiruna
La nova urbodomo de Kiruna
komunumo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 433  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 67° 51′ N, 20° 13′ O (mapo)67.85472220.222778Koordinatoj: 67° 51′ N, 20° 13′ O (mapo) [+]
Areo 20553,28 km² (2 055 328 ha) [+]
Komunumo Kiruna (Norrbotten)
Komunumo Kiruna (Norrbotten)
DEC
Komunumo Kiruna
Komunumo Kiruna
Situo de Komunumo Kiruna
Komunumo Kiruna (Svedio)
Komunumo Kiruna (Svedio)
DEC
Komunumo Kiruna
Komunumo Kiruna
Situo de Komunumo Kiruna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kiruna Municipality [+]
vdr

La Komunumo Kiruna (svede Kiruna kommun, finne Kiirunan kunta) estas la plej norda kaj la plej vasta komunumo de Svedio, en la provinco Norrbottens län. Ĝi situas en la historia provinco Laplando sur landlimoj de Finnlando kaj Norvegio. Ĝia administra centro estas setlejo Kiruna.

Ankaŭ Kebnekaise, la plej alta monto en Svedio, situas en komunumo. En la komunuma teritorio situas pli ol 6000 lagoj, kaj la plej granda el ili estas Torneträsk. Grandaj riveroj en la komunumo estas ekzemple Tårneälven, Kalixälven kaj Lainioälven.

Terareo de la komunumo estas 19 155,37 kvadrataj kilometroj, kaj en 2021 la komunumo havis 22 555 loĝantojn. Loĝdenso de la komunumo estas nur 1,2 homoj/km². Plejparto de la loĝantoj loĝas en Kiruna. La komunumo Kiruna ricevis urborajtojn en 1948, kaj per sia areo iĝis la plej aŭ due plej granda urbo-komunumo en la mondo – Mount Isa estas pli granda, aŭ la tuta tempo, aŭ ekde iu jaro. Ekde la jaro 1971 Kiruna ne plu estas urbo. La Eŭropa ŝoseo 10 kaj Eŭropa ŝoseo 45 pasas tra la komunumo.

En la komunumo situas la nacia parko Vadvetjåkka / Vádvečohkka.

Kiruna estas unu el tri komunumoj, kiuj estas apud la plej norda limŝtono de tri ŝtatoj (Finnlando, Norvegio, kaj Svedio). La aliaj du estas Enontekiö en Finnlando kaj Storfjorden en Norvegio.

En blazono de la komunumo estas monta lagopo. Tio estas ĉar la finna vorto kiiruna, el kiu la nomo de la komunumo naskiĝis, signifas montan lagopon. La finna, tornival-finna kaj samea estas en la komunumo oficialaj minoritataj lingvoj.

Pejzaĝa impreso de la nacia parko Vadvetjåkka / Vádvečohkka
Kirko de Kiruna


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]