Končiny (Sloupnice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Končiny
vilaĝo
Bildkarto el Končiny el komenco de la 20-a jarcento
Oficiala nomo: Končiny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Sloupnice
Historia regiono Bohemio
Partoj Končiny 1.díl, Končiny 2.díl
Rojo Končinský potok
Situo Končiny
 - koordinatoj 49° 54′ 16″ N 16° 17′ 51″ O / 49.90444 °N, 16.29750 °O / 49.90444; 16.29750 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Končiny (Sloupnice)
Portalo pri Ĉeĥio

Končiny estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas konsisto de municipo Sloupnice en distrikto Svitavy. Ĝi situas en valo de rojo Končinský potok inter Němčice kaj Netřeby, netutaj 2 km sude de Sloupnice, iomete pli ol 1 km norde de Kornice, parto de Litomyšl, kaj de Sedliště. Končiny perregistre dividiĝas en du partojn: pli malsupre situanta domaro Končiny 1.díl, kiu falas en katastran teritorion Dolní Sloupnice, kaj pli supre laŭ fluo solejo Končiny 2.díl en katastra teritorio Horní Sloupnice, distanco inter ili estas proksimume 1 kilometro. Ĉe la supra parto de Končiny kondukas transverse tra la valo ŝoseo kaj troviĝas ĉi tie aŭtobusa haltejo "Sloupnice, Končiny", ĝis Sloupnice kondukas el Končiny ankoraŭ du paralelaj vojoj. Laŭlonge laŭ longeco de la valo kondukas loka vojo, laŭ kiu estas verde markita piediranta vojo.

Ĉe la supra Končiny, sed sur teritorio de Kornice troviĝas fontejo, super kiu estas konstruita pilgrima kapelo de Virgulino Maria. En la jaro 1725 ĉi tie estis konstruita muelejo,komence de la 19-a jarcento en konekso kun kuracigaj efikoj de la fonto ankoraŭ gastejo. Hodiaŭ ĉi tie situas du domoj, ambaŭ daŭre loĝigitaj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Studánka v Končinách (1220), Národní registr pramenů a studánek, Naděžda Gutzerová, 3. 5. 2009, aktualizace 16. 10. 2011