Koncert-tamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koncert-tamojrok-tamoj estas supre malfermaj pendo-tamoj, kiuj ne havas resonancfelon. Sur la malsupra kadronflanko ne estas stabletoj nek streĉringoj. La folia tavoligo finiĝas precize je la kaldronrandoj. Je transporto ili estis avantaĝaj, ĉar la kaldronoj pro manko de resonanco-stabletoj kaj de ringoj estas pli bone meteblaj unu en la alian.

Koncert-tamoj estis enmodaj aparte en la 1970-aj jaroj ĝis komence de la 1980-aj jaroj, kaj preskaŭ ĉiuj frapinstrumentaraj konstruistoj produktis ilin. Oni uzis ilin en pli grandaj frapinstrumentaroj kun multaj tamoj. Ili ekzistis kun la mezuroj 6 ĝis 16 coloj koncert-tamaro je kvar, ses aŭ ok tamoj. La star-tamoj kaj bastamburo tamen ĉiam havis resonancfelojn. Estis tre kutime, aldoni al frapinstrumentaroj koncert-tamojn, ekz. de la mezuroj 8 kaj 10 coloj. Nuntempe koncert-tamoj preskaŭ ne aperas. Fama koncerttama uzanto estas Phil Collins.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koncert-tamoj ĉe ludwig-drums.com Arkivigite je 2010-01-09 per la retarkivo Wayback Machine