Sangodiamanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esplormaniero de diamantoj en Siera Leono.

Konflikta diamanto estas diamanto kiu devenas de konfliktoregiono en Afriko. La enspezoj de ĝia vendo estas uzata por financi ribelantojn aŭ diktatorajn reĝimojn.

Unuiĝintaj Nacioj (UNO) provas enkonduki sistemon por akiri ateston pri aŭtenteco por malfaciligi la vendadon de konfliktaj diamantoj. En la 19a de julio 2000, la Monda Diamantkongreso en Antverpeno aprobis tiacelan rezolucion.

Alia materialo, kiu simile misuziĝas estas koltano, kiu tre konvenas por la produktado de kondensatoroj kaj poŝtelefonoj.

La usona filmo Blood Diamond el 2006 pritraktas la komercon kaj la batalon kontraŭ la komerco de konfliktaj diamantoj.

Eksteraj ligiloj