Kongregacio por la Episkopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongregacio por la Episkopoj
Kongregacioj de la Roma Kurio
Komenco 22-a de januaro 1588 vd
Fino 19-a de marto 2022 vd
Poste Ministerio pri Episkopoj de la Roma Kurio vd
Lando(j) Vatikano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
KONGREGACIOJ DE LA ROMA KURIO
KONGREGACIO POR LA EPISKOPOJ
latine = Congregatio pro Episcopis
taskoj = Zorgas pri starigo de lokaj latinaj Eklezioj kaj pri provizo de episkopoj por ili, escepte de tiuj dependantaj de la Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj (laŭ Pastor Bonus n. 75).
unua starigo = la 22-an de januaro 1587
dua starigo = la 29-an de julio de 1908 kun la nomo Sankta Koncistoria Kongregacio kun novaj kompetentoj
renomigo kaj respecifo de kompetentoj = la 15-an de aŭgusto de 1967 per la Regimini Ecclesiae universae de papo Paŭlo la 6-a
respecifo de kompetentoj = la 2-an de junio de 1988 per la Pastor Bonus de papo [Johano Paŭlo la 2-a]]
retejo = Congregatio pro Episcopis

La Kongregacio por la Episkopoj (Congregatio pro Episcopis) estas unu el naŭ (oktobro 2012) kongregacioj de la Roma kurio de la Katolika Eklezio.

Historia skizo[redakti | redakti fonton]

Ĝin starigis la 22-an de januaro 1587 papo Siksto la 5-a per la apostola konstitucio Immensa aeterni Dei kun la nomo "Kongregacio por la starigo de la Eklezioj kaj la konsistoriaj provizoj", nomo poste ŝanĝita al "Sankta Koncistoria Kongregacio". Per la apostola konstitucio Sapienti consilio de la 29-a de julio 1908 papo Pio la 10-a ampleksigis ĝiajn funkciojn, asignante al ĝi kompetenton rilate la elekton de episkopoj, la starigon de diocezoj kaj de kanonikaroj, la atentadon pri la regado de la diocezoj, kaj la estradon, la disciplinon, la administradon kaj la studojn de la seminarioj. La papo mem estis la prefekto. Per la konstitucio Regimini Ecclesiae universae de la 15-a de aŭgusto de 1967 papo Paŭlo la 6-a ŝanĝis la nomon al la nuna kaj reformulis ĝiajn kompetentojn, kiuj aktuale estas tiuj indikitaj en la Pastor Bonus, promulgita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 2-an de junio de 1988.

Nunaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Por la Latina Eklezio, escepte de la misiaj teritorioj, ĝi establas novajn diocezojn, ekleziajn provincojn kaj armeepiskopujojn; ĝi prizorgas la elekton de novaj episkopoj kaj apostolaj administrantoj, organizas la Kvinjarajn vizitojn al la sojloj de la apostoloj.

Regado kaj administrado[redakti | redakti fonton]

La kongregacion konstituas nun 32 membroj, inter kiuj kardinaloj kaj episkopoj. Nun (oktobro 2012) ĝin ĉefas kardinalo Marc Ouellet.

La reganto de tiu eklezia ministerio nun (ekde 1965) havas la titolon Prefekto, antaŭe nur tiu de Sekretario, ĉar tiam la titolo Prefekto apartenis al papo.

La kongregaciaj membroj renkontiĝas ĉiun ĵaŭdon por pridiskuti la dokumentaron ricevitan; ĉiun sabaton la prefekto aliras la papon por lin informi pri la proponoj de la Kongregacio; post kelkaj tagoj li informas la kongregacion pri liaj decidoj pri la elektindaj al la rango de episkopo ktp,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]