Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilantaro Por Altaj Konstruaĵoj Kaj Urbaj Loĝejoj - Internacia senprofitcela organizaĵo bazita ĉe Lehigh Universito en Pensilvanio, Usono kiu publikigas informojn pri urba planado, speciale la rolon de altaj konstruaĵoj en ĝi.

En 1996, la Konsilantaro nomis Petronas-Turojn en Kuala-Lumpuro, Malajzio la plej altaj en la mondo. Spertuloj protestis, ke nur la ornamaj spajroj de la turoj pli altas ol Sears-Turo en Ĉikago, Ilinojo, Usono, kaj ke la antenoj de Sears estas pli altaj. Responde, la Konsilantaro decidis ke Petronas ja pli altas, ĉar ornama spajro estas "arkitektura elemento" sed la anteno ne. Plue, ili dividis la klasifikon en 4 partojn:

  1. Plej alta struktura/arkitektura pinto1: Petronas-Turo 1, Petronas-Turo 2 (egalaj), 452 m
  2. Plej alta okupata etaĝo: Sears-Turo
  3. Plej alta tegmento: Sears-Turo, 442 m
  4. Plej alta pinto de anteno: Sears-Turo, 527 m (ĝis 11a de septembro 2001, World Trade Center Turo 1, 544 m)

1 Tiu ĉi kategorio estas sinonima kun la titolo "Plej Alta Konstruaĵo en la Mondo"