Konsilio de la Supera Inkvizicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio de la Supera Inkvizicio
emblemo
konsilio
consejo
Komenco 1488 vd
Lando(j) monarkio de Hispanio • Hispanio vd
vdr

La Konsilio de la Supera Inkvizicio (hispane Consejo de la Suprema Inquisición, kies oficiala nomo estis Konsilio de la Supera kaj Ĝenerala Inkvizicio, estis la plej alta instanco de la Hispana Inkvizicio. Ĝin prezidis la Ĝenerala Inkvizitoro, kiu ricevis sian aŭtoritaton el la papo, donita por la defendo de la kredo kaj la persekutado de la herezaĵoj en la Hispana Krono.

La unua informo pri ekzisto de la Konsilio de la Supera kaj Ĝenerala Inkvizicio venas de la jaro 1488, dek jarojn por la promulgado de la papa buleo kiu, laŭ peto de la Katolikaj Gereĝoj, establis la Inkvizicion en la Reĝlando de Kastilio.

Inter 1507 kaj 1518, kiam la Reĝlando de Kastilio kaj la Reĝlando Aragono denove estis de iure disigitaj, ekzistis du ĝeneralaj inkvizitoroj, unu po Reĝlando, pro kio ankaŭ ekzistis du Superaj Konsilioj. Kiam en 1518 estas nomumita la kardinalo Hadriano de Utreĥto ununura ĝenerala inkvizitoro, la Supera Konsilio de Aragono kuniĝis al tiu de Kastilio, kreante unu solan Konsilion.

Komence ĝi estis formita de kelkaj anoj de la reĝa konsilio, kies taskoj estis la prizorgado de la aferoj de la Inkvizicio kaj asisti la ĝeneralan inkvizitoron. Poste la nombro de konsilantoj fiksiĝis al kvar kaj fine de la 16-a jarcento al ses, plus du sekretarioj, unu por Kastilio kaj alia por Aragono, kaj du reprezentantoj de la Konsilio de Kastilio. Ĝiaj anoj estis nomumitaj de la reĝo.

Male al la Ĝenerala Inkvizitoro, kies aŭtoritateco fontis el la papo -kvankam li estis nomumita de la reĝo-, la Konsilio rekte dependis de la civilaj aŭtoritatoj kaj estis parto de la multsinoda reĝimo tipa de la Hispana Krono.