Konso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konso
setlejo [+]

Supermara alteco1 650 m [+]
Koordinatoj5° 20′ 30″ N, 37° 26′ 30″ O (mapo)5.341666666666737.441666666667Koordinatoj: 5° 20′ 30″ N, 37° 26′ 30″ O (mapo)
Map
Konso
Vikimedia Komunejo:  Konso [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Terasoj de Konso
Lando  Etiopio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, v
Fonto 1333
Regiono** Afriko
Geografia situo 5° 20′ 30″ N, 37° 26′ 30″ O (mapo)5.341666666666737.441666666667
Registra historio
Registrado 2011  (35-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Etiopio

Konso (Etiopio)
Konso (Etiopio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Konso (ankaŭ konata kiel Karati) estas loĝloko sudokcidente de Etiopio, situanta ĉe la bordo de la rivero Sagan. Ĉi tiu urbo, administra centro de la speciala distrikto Konso de la Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo, troviĝas je 1650 metroj super la marnivelo. Kelkaj el la najbaraj urboj konas ĝin kiel Pakawle.

Konso, kies nomo venas de la konsoj, estas konata pro la religiaj tradicioj, ĝiaj skulptaĵoj kaj la fosilioj de Homedoj kiuj eltroviĝis en la ĉirkaŭaĵoj. La regiono estis aldonita al listo de kandidatoj por iĝi Monda heredaĵo de Unesko la 30-an de januaro 1997, pro ĝia internaciskala kultura graveco kaj oficiale ĝi iĝis heredaĵo de Unesko en 2011.

Laŭ datenoj de la Centra Agentejo de Statistiko de Etiopio, en 2005 Konso havis 4593 loĝantojn.