Konstanto de Faraday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La konstanton de Faraday (F) oni uzas en fiziko kaj ĥemio, kaj ĝin difinas kiel la kvanton da elementaj elektraj ŝargoj en unu molaro. La konstanto de Faraday ricevis sian nomon pro la brita sciencisto Michael Faraday.

Ĝi estas reprezentita per la simbolo F, kaj ĝia difin-ekvacio estas la jena:

kie NA estas la nombro de Avogadro (proksimume 6,022 x 1023 molaro−1), kaj q estas la ŝargo-kvanto de unu elektrono (proksimume 1,602 x 10−19 C). Do:

F = 96 485,3399 C/molaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]