Konstruelemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korintia kolono, nome arkitektura elemento de la klasika arkitekturo.

Konstruelemento en la konstrufako estas unuopa parto, elemento aŭ ero, el kiu konsistas konstruaĵo. Temas pri bloka kaj geometrie relative simpla korpo, kiu havas unuecan konsiston kaj konstruon.

Ekzemploj estas muroj, apogilo, plankoj kaj plafonoj - aŭ la slaboj, ŝtalbetonaj antaŭfabrikitaj konstrupartoj multe uzataj en la slabokonstruaĵoj de la socialismaj ŝtatoj en la dua duono de la 20-a jarcento.

En komercejoj de konstrupartoj ofte ankaŭ geometrie pli komplikaj partoj kiel pordojfenestroj, kiuj facile anstataŭigeblas sen influi la statikon de la konstruaĵo, nomatas "konstruelementoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]