Kontraŭ-Monopola Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭ-Monopola Partio
Anti-Monopoly Party
partio
Lando  Usono
Ideologio progresismo
vdr

La Kontraŭ-Monopola Partio - angle Anti-Monopoly Party - estis fondita kiel nacia politika partio de Usono en 1884 ĉe sia kongreso en Ĉikago, kiu okazis la 14-an de majo 1884. Tamen antaŭ ĉi tiu konvencio ekde 1874 ekzistis Kontraŭ-Monopolaj Partioj agantaj sur regiona nivelo, precipe en Kalifornio kaj Novjorko. La platformo de la partio estis simila al tiuj de aliaj partioj identigitaj kiel progresemaj. La partio rekomendis tiajn rimedojn kiel rekta elekto de senatanoj, laŭgrada enspezimposto, starigo de industriaj arbitraciaj kortumoj kaj de laboroficejoj por plibonigi la laŭleĝajn rajtojn de laboristoj, kaj leĝaron de konkurenca juro, inter aliaj temoj. La partio ankaŭ kontraŭis la donadon de publika tereno al fervojoj kaj aliaj kompanioj.

La iama armea generalo kaj guberniestro de Masaĉuseco Benjamin F. Butler nomumiĝis kiel la kandidato de la partio por la prezidanta posteno en la elektoj en 1884; li estis simile nomumita de la Partio de verdaj monbiletoj (Greenback Party). Ambaŭ partioj nomumis Absolom M. West de Misisipo por vicprezidanto. Benjamin F. Butler ricevis 175 370 voĉojn en la elekto. La partio plejparte malaperis post la elekto, kvankam malgranda periferio restis en Kansaso, nomumante lokajn kandidatojn ĝis 1886.