Kontraŭsocia karaktero
Kontraŭsocia karaktero estas psiĥa malsano ĉe kiu mankas empatio. Homo kun kontraŭsocia karaktero alterne nomiĝas psikopato, tamen kelkaj homoj argumentas, ke kontraŭsocia karaktero kaj psikopateco ne samas.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
La ĉefa apartaĵo de kontraŭsocia karaktero estas tuta malobservado de la reguloj de homa socio. La malsanulo povas distingi inter bono kaj malbono, sed ne zorgas pri ĉu liaj/ŝiaj agoj estas malbonaj, ĉu bonaj. Ofte li/ŝi havas malprofundan ĉarmon kiu rapide malaperas post signifa parolado kun li/ŝi. Li/ŝi eble vivas parazite kaj ofte enuas.
Kuracebleco[redakti | redakti fonton]
Ne ekzistas kuraco por kontraŭsocia karaktero. Terapio ne helpas ĉar la malsanulo simple lernas kiel pli bone manipuli aliajn.