Kontraŭsono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭsono estas sono, kiu nuligas alian sonon. Tio estas realigebla estigante samtempe kun la originala dampenda sono la saman sonon malfaze. Per tio ekestas subtraha interfero.

Kontraŭsono estas erariga nocio. Sono estas la tuto de vibradoj senseblaj per la homa orelo. Tio estas ofte konfuzata kun la aliflanke fizika priskribo de sono kiel vibrado de aermaso per karakterizaj grandoj, kiaj frekvenco, premŝanĝiĝo kaj povo.

Laŭ la fiziko principe ne eblas nuligi povon per negativa povo, simple ĉar tiu lasta ne ekzistas. Ja eblas malpliigi la amplitudon de la aerprema variado en iuj lokoj per adicio de inversa amplitudo. Ne la povo estas malpliigata, ja la aerpremo, sed la flurapido de la aereroj loke ja pliiĝas. Ĉar la homa orelo plejparte estas sentema pri premo kaj ne pri aerfluo, la sona povo ŝajnas malpliiĝi per tio. (Cetere per la fakta aldono de povo la loka malpliiĝo de la sona premo okazigas pliiĝon en aliaj lokoj). Kontraŭsono normale okazas en la naturo pro reflekto de sono. Statikaj sondampiloj funkciantaj laŭ tiu principo estas jam delonge kaj ofte aplikataj. Reflektaj dampiloj funkcias tamen nur ĉe difinitaj frekvencoj fiksitaj de la projekto. Novaĵo estas, ke helpe de inteligentaj elektronikaĵoj eblas dampi kompleksajn ondojn, se tiuj estas antaŭscieblaj de la aparato. En tiu kunteksto ekestis la nocio de kontraŭsono.

Kiam kontraŭsono estas aplikata en aŭdaparato eblas per tre malgranda povo efike dampi nedeziratan sonon.

Eksperimentoj pri trafika bruo[redakti | redakti fonton]

Ĉar kontraŭsono ŝajnas oferti tiom da perspektivoj, oni multe eksperimentis per ĝi. Tio tamen (ĝis 2007) ne rezultis en grandskalan aplikadon en libera aero. Ekzemploj de eksperimentoj estas:

En Japanujo kontraŭsono estas eksperimente aplikata en sonŝirmiloj laŭlonge de trafikaj vojoj. En la jaro 2007 en Schiphol KLM kunlabore kun TNO startigis provon per kontraŭsonoj por nuligi avian bruon.