Konvencio pri Biologiaj Armiloj
██ Subskribis kaj ratifis ██ Konsentis aŭ alvenis ██ Neagnoskita stato, aganta pere de traktato | ██ Nur subskribis ██ Ne-subskribinto |
La Konvencio pri la Malpermeso de la Evoluado, Produktado kaj Provizo de Bakteriologiaj (Biologiaj) kaj Toksaj Armiloj kaj pri ilia Detruo (kutime konata kiel la Konvencio pri Biologiaj Armiloj, mallongigo: KBA (aŭ BWC laŭ angla siglo) aŭ Konvencio pri Biologiaj kaj Toksaj Armiloj, mallongigo:BTWC) estis la unua plurpartia senarmiĝa traktato malpermesanta la produktadon de tuta kategorio de armiloj. Ĝi estis la rezulto de longedaŭraj penoj de la internacia komunumo establi novan instrumenton kiu suplementus la Ĝenevan Protokolon de 1925.
La KBA estis malfermita por subskribo la 10-an de aprilo 1972 kaj ekfunkciis de la 26-a de marto 1975 kiam dudek du registaroj deponis siajn instrumentojn de ratifado. Nuntempe estas 185 ŝtatoj kiuj engaĝiĝas pri la malpermeso de la evoluigado, produktado kaj provizado de biologia kaj toksaj armiloj. Tamen, la manko de ajna formala konfirmo de la reĝimo por monitori ĝian observadon limigis la efikecon de la Konvencio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La retejo de la Konvencio pri Biologiaj Armiloj
- Neoficiala retejo de la Konvencio pri Biologiaj kaj Toksaj Armiloj Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Teksto de la Traktato Arkivigite je 2011-10-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Centro por Mondo en Ekvilibro
- Plena Teksto de la Konvencio Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Usono rifuzas kontrolon en la retejo de Le Monde Diplomatique en Esperanto