Kopiilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopiilo / printilo / skanilo / telekopiilo de Kyocera

KopiiloFotokopiilo estas aparato kiun oni uzas por kopii paperajn bildojn aŭ tekstojn. La ago nomiĝas (foto)kopii. Moderna kopiilo similas al lasera printilo kaj estas ofte aparato per kiu ankaŭ eblas telekopii, skani kaj eĉ retpoŝti.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kopiilon inventis James Watt. Li en la jaro 1781 por ĝi ricevis patenton.

La unuaj kopiiloj estis tiel nomataj malsekaj kopiiloj. La papero devis unue esti traktata de fluidaĵo kaj la rezulta kopio devis do unue sekiĝi. Tiaj kopioj estis tre malbone konserveblaj.

Chester Carlson, usona advokato, en 1937 inventis la unuan sekan kopiilon. Post kiam dudeko da firmaoj malakceptis lian ideon, en 1944 li trovis partneron, Haloid, kiu volis kun li pluellabori la teknikon. En 1949 la unua Xerox aperis. Tiu ĉi nomo devenas de ksenografio, nomo, kiun donis s-ro Carlson al la procezo de kopiado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]