Sankta Korona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korona (martiro))
Sankta
Sankta Korona
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 160
Morto ĉ. 177
Mortis per torturo vd
Religio kristanismo vd
Familio
Edz(in)o Victor of Damask vd
Sanktulo
Festotago 14-a de majo
Atributoj krono, palmo, monero
Patroneco trezorserĉantoj, mono
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Korona (ankaŭ nomita Sankta StefanaStefanino) estas laŭ la legendo kristana martirino, kiu naskiĝis verŝajne en la jaro 160 aŭ en Sirio aŭ en Egiptio kaj estis mortigita en la jaro 177 en la aĝo de 16 jaroj. Laŭ la katolika instruo ŝi estas la patronino de la trezorserĉantoj, de la mono (pro la simileco de la vorto kun la monunuo: la krono) kaj ankaŭ foje kredantoj preĝadis al ŝi por protekto kontraŭ epidemioj kaj bestomalsanoj.[1] La memortago de Sankta Korona estas la 14-a de majo.

Viktoro kaj Sankta Korono, miniaturpentraĵo sur horlibro (preĝlibro), Parizo proksimume en la jaro 1480

Ŝia adorado estas ligita al tiu de Sankta Viktoro de Damasko.

Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2020 la Paroĥo Sankta Pankracio en Roding publikigis preĝformon kun alvoko de Sankta Korona.[2] Tamen inter katolikaj teologoj ne ekzistas interkonsento, ke la unuopa alvoko de Sankta Korona kontraŭ bestomalsanoj kaj epidemioj pravigu la mondvastan adoradon de Sankta Korona kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekumena Leksiko (Ökumenisches Lexikon, en germana lingvo), konsultita 2020-05-15
  2. Domradio.de Novene in Seuchenzeiten (germanlingve), konsultita 2020-05-15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]