Korpomasa indico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Korpomasa indico (KMI) – ofte angla mallogigo BMI (Body-Mass-Index) – estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon rilate al (kvadrato de la) alto. Ĝin elpensis Adolphe Quetelet. La indico estas ofte diskututa, ĉar ĝi ne kalkulas pri la individua korpokonstruo je graso kaj muskolo. Ĝi donas nur ĝeneralan indicon por ĝeneral(korpostruktur)aj personoj. Ekz. ĉe korpokultivistoj, ĝi donas misgvidajn nombrojn (tropezon) pri trodikeco, fakte temas pri forta muskolaro.

Kalkulo

Korpomasa indico
Korpomasa indico

kie maso de la korpopezo estas kalkulinda en kilogramo, alto kiel korpoalto en metro.

Indicoj de normalpezaj personoj montras 18,5 kg/m² ĝis 24,9 kg/m². Tropezaj personoj montras indicon super 30 kg/m².