Kortegano de la Tabureto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Rich, 1-a Earlo de Holland, Kortegano de la Tabureto al Karlo la 1-a, ĝis 1643.
Klozeta tabureto ĉ. 1650. Kortega kolektaĵo Hampton

La Kortegano de la Tabureto (angle Groom of the Stool, el "Kortegano de la reĝa klozeta tabureto" "Groom of the King's Close Stool") estis la plej intima pozicio, titolo ĉe la angla kortego, respondeca pri asistado de la reĝo ĉe ekskrementado kaj rita purigo.

La fizika intimeco de la rolo nature igis lin (eĉ ŝin dum regado de reĝino) plej konfidinda viro/virino de la reĝo, kun kiu multaj reĝaj sekretoj estis dividitaj. Tiu akiro, aliro de sekretaj informoj kondukis lin/ŝin al timita kaj respektita homo, tiel potenca ene de la reĝa kortego, en sia propra rajto. La oficejo disvolvis laŭgrade dum jardekoj kaj jarcentoj en unu al administrado de la reĝaj financoj, kaj dum Henriko la 7-a, la Kortegano de la Seĝo iĝis potenca oficialulo, implikita en starigo de nacia fiska politiko, en la "ĉambro-sistemo" (angle "chamber system").

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kortegano de la Tabureto estis en la plej fruaj tempoj tiu vira servisto en la kortego de la angla monarĥo, kiu respondecis por asistado de la reĝo dum ekskrementado kaj rita purigo, dume konservante aŭron de reĝa majesteco super la procezo.

Post surtroniĝo de Elizabeto la 1-a de Anglio en 1558, oni enkondukis novan titolnomon por la simila agado kiel Unua Damo de la Dormoĉambro (angle First Lady of the Bedchamber), unue okupita de Kat Ashley. Tiu ofico efektive ĉesiĝis, post kiam ĝi estis "neŭtraligita" en 1559. Post surtoniĝo de Jakobo la 1-a (Anglio), la ofico reviviĝis kiel Lordo de la Dormoĉambro (angle Lord of the Bedchamber). Dum regado de Karlo la 1-a (Anglio), la angla termino "stool" (tabureto) perdis sian originalan signifon de seĝo.

La ofico ne estis uzata post surtroniĝo de reĝino Viktoria (Britio), sed ŝiaj edzo kja filo uzis korteganojn, tiam nomataj "Groom of the Stole", el la latina stola, longa mantelo aŭ robo portita fare de romaj sinjorinoj. Kiam Eduardo la 7-a surtroniĝis en 1901, li ĉesigis la oficon.