Korvatunturi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korvatunturi estas tunturi (rondmorfa monteto) sur limo de Rusio kaj Finnlando. Tie estas ankaŭ limoŝtono. La tunturi estas en Finnlando konata speciale pri rakonto, laŭ kiu la Kristnaska Viro loĝas tie. Ĉar la finnlanda parto situas sur limzono, oni ne rajtas iri tien sen rajtigilo de finnlandaj oficistoj. En iuj asertoj la unuan fojon la rakonton pri la kristnaska viro sur Korvatunturi rakontis Markus Rautio, sed laŭ iuj asertoj la rakonto estas klare pli malnova.