Kosmaj Vagantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosmaj Vagantoj estas populara komputila ludo, ellaborita de rusia firmao Elemental Games en 2002. La dua parto de la ludo (aperis en 2004), kvankam nenion esence novan aldonis al la koncepto de la ludo, eĉ pli popularigis la "Kosmajn Vagantojn". Krom la devenlando, la ludon oni aprezis en kelkaj najbaraj landoj de Azio kaj Orienta Eŭropo.

La ludanto en la mondo de "Kosmaj Vagantoj" estas memstara volontulo, kiu mem decidas, ĉu li okupiĝados pri komerco, ĉu li iĝos pirato aŭ ĉu tamen li aliĝos al la volontulaj trupoj, kiuj kontraŭstaras invadon de la galaktiko fare de misteraj senkompataj klisanoj (en la dua versio — dominatoroj).

La luda mapo estas ĉiufoje generata hazarde.


Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de la ludo