Kredenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kredenburg, ankaŭ nomata Schlössel (esperante: „kasteleto“), estas ne plu ekzistanta akvoburgo[1] en alteco de 202 m ĉe Maikammer-Alsterweiler en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La burgo estis menciita unuafoje en 1318 kaj post la detruo dum la Germana Kamparana Milito en 1525 ĝi estis rekonstruita en 1548. Posedantoj de la burgo estis la senjoroj de Oberstein-Kredenburg kaj la episkopoj de Speyer.

La burgo estis rektangula kaj 26 oble 30 m granda.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kredenburg Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine bei binsy.homeip.net
  2. Kredenburg bei alleburgen.de