Kremenĉuka rezervujo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kremenĉuka rezervujo | |
---|---|
![]() | |
Situo | Poltava provinco, Ĉerkasa provinco, Kirovograda provinco en Ukrainio |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo |
Datenoj | |
Surfaca areo | 2.250 km² |
Akva volumeno | 13,5 km³ |
Kremenĉuka rezervujo (ukraine Кременчуцьке водосховище) estas la plej granda akva rezervujo situanta sur rivero Dnepro. Nomita pro urbo Kremenĉuk, ĝi kovras areon de 2.250 kvadrataj kilometroj en teritorioj de Poltava provinco, Ĉerkasa provinco, Kirovograda provinco en centra Ukrainio. La rezervujo estis kreita en 1959, kiam la akva elektrocentralo estis konstruita.
La rezervujo estas je 149 km longa, 28 km larĝa, kaj havas averaĝan profundon de 6 metroj. La tuteca akva volumeno estas 13,5 km³.
Ĝi estas ĉefe uzata por irigacio, rego de inundoj, fiŝkaptado kaj transportado en la areo. La ĉefaj havenoj sur bordoj la rezervujo estas Ĉerkasi kaj Svitlovodsk. Rivero Sula enfluas la rezervujon formante delton kun multaj insuloj.