Križevci (Gornji Petrovci)
Ne miskomprenu kun municipo Križevci kaj kun kroata urbo Križevci!
Križevci, hungare Tótkeresztúr estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Gornji Petrovci.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 284 m
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 9206
- Aŭtokodo: MS
- Koordinatoj: 46° 47′ N 16° 14′ O / 46.783 °N, 16.233 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ N 16° 14′ O / 46.783 °N, 16.233 °O (mapo)
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Vidindaĵo
Famulo
- naskiĝis en 1941 politikisto, unua prezidanto de Slovenio Milan Kučan