Kriketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriketo estas speco de teama sporto, kiu estas populara precipe en la Komunumo de Nacioj kaj en Anglio.

Ludo

Centra ludstrio

Kriketa ludstrio (centra hela parto de la bildo)

Ĉe kriketo ludas du teamoj kun po 11 ludantoj sur granda ovala kampo. Meze de la kampo troviĝas rektangula, gazonkovrita ludstrio (pitch). Sur ambaŭ finoj de la centra ludstrio (laŭ la pli longa flanko) troviĝas tri palisoj (stumps), sur kiuj kuŝas du malpli grandaj bastonetoj (bails). Tiu aranĝo de palisoj kaj bastonetoj nomiĝas palisetaro (wicket, prononcata "ŭi-ket").

Bazaj reguloj

Ĉe kriket-matĉo vicostaras la teamoj alterne sur la batanta teamo (batting side) kaj la ne-batanta teamo (fielding side).

La batanta teamo provas akiri pli grandan nombron da poentoj (runs). Por tio troviĝas po unu batanto (batsman) ĉe ambaŭ palisetaroj. Unu sendanto (bowler) de la ne-batanta teamo sendas pilkojn laŭ la centra ludstrio al batanto. Poste la sendanto ŝanĝas direkton kaj sendas pilkojn al la alia batanto.

Poentoj

La batanto havas la celon forbati la senditan pilkon tiamaniere, ke al li restu sufiĉe da tempo por alkuri al la alia palisetaro. Kiam tiu kuras, lia partnero ankaŭ devas alkuri en la alia direkto al la kontraŭstaranta palisetaro. Ambaŭ batantoj devas atingi la respektivajn palisetarojn, antaŭ ol la ne-batanta teamo ĵetos la pilkon sur la palisetaron tiel, ke defalu la malgrandaj, kuŝantaj bastonetoj. Se la batantoj sukcesas, ili ricevas unu poenton (a single). Se ili havas tempon por kuregi trifoje tien kaj reen, ili ricevas tri poentojn.

Se la pilko estas forbatita trans la limon de la ludkampo, sed survoje ĝi tuŝas la teron ene de la ludkampo, tio valoras kvar poentojn. Se la pilko estas forbatita ekster la ludokampon, sen tuŝi survoje la teron ene de la ludkampo, tio valoras ses poentojn.

Forigo de la batanto

La ne-batanta teamo havas la celon forigi (dismiss) el la ludo la kontraŭan batanton. Ĉiu batanto ludas tiel longe, ĝis li foriĝas. Se 10 el 11 batantoj foriĝas, ŝanĝiĝas la rajto al batado.

La forigo de la batanto povas okazi diversmaniere, antaŭ ĉio:

  • se la sendanto trafas per la pilko preter la batanto la palisetaron kaj la bastonetoj defalas (bowled)
  • se la batanto forbatas la pilkon kaj la ne-batanta teamo kaptas la pilkon, antaŭ ol ĝi tuŝos unuafoje la teron. (caught)
  • se la ne-batanta teamo defaligas la bastonetojn de palisetaro, kiun batanto ankoraŭ ne kuratingis (run out)
  • pro maldecaj kutimoj, kondutoj, trouzo de tempo ktp.

Ŝirmekipaĵo de batanto

  • por gambo (pads)
  • kasko, ganto,
  • "box" por ŝirmo la seksorganojn de viro

Vidu ankaŭ