Kristaldetektilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristaldetektilo

Kristaldetektilo estas aparateto kiu funkciis kiel detektdiodo en la komencperiodo de la radiofonio.

La detektilo konsistas el peco da galeno kaj aplikaĵo por, per akra pinto de ŝtaldrateto, premi sur loko de la kristalo. Se oni trovis la ĝustan lokon tiam la detektilo montras rektifan efekton kaj povas funkcii kiel diodo.

Kristaldetektiloj dum jaroj estis uzataj en kristalriceviloj, cetere sen ke iu komprenis kiel ĝi funkciis.