Kristana murego de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de la desegnaĵo de Anton Van der Wyngaerde en 1562, kie videblas la kristana murego de Madrido, ekde la komenco de la muslima murego, proksime de la Pordo de la Vega (maldekstre), ĝis la Pordo de la Maŭroj, en la nuna placo de Humilladero (dekstre).

La kristana murego de Madrido, ankaŭ konata kiel mezepoka murego, estis konstruita en tiu ĉi hispana urbo inter la 11-a kaj la 12-a, jarcentoj tuj kiam la vilaĝo estis posedaĵo de la Regno de Kastilio.

Ĝi estis konstruita kiel ampleksiĝo de la primitiva murigita vilaĝeto en la (9-a jarcento), el muslima origino, por la novaj kvartaloj kiuj kreiĝis post la Kristana Rekonkero. Post la establiĝo de la Kortego en 1561, ĝi ne plu estis uzata kaj preskaŭ tute malkonstruata pro ĝia neutileco.

Ankoraŭ konserviĝas kelkaj restaĵoj, integritaj en la strukturo de diversaj konstruaĵoj de la t.n. Madrido de la Habsburgoj, nomo per kiu estas konata la historia urboparto de Madrido.

La plej gravaj restaĵoj troviĝas en la strato de la Fraŭloj, Don-Pedro, de la Migdalarbo, de la Perono, de la Spegulo, en la strato Mesón de Paños kaj en la Cava Baja, ankaŭ en la placo Izabela la 2-a kaj en la subtera parkejo de la Orienta Placo (Madrido). La spuroj kiuj ankoraŭ stariĝas estis deklarataj Art-Historia Monumento en la jaro 1954.