Kristján Eldjárn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristján Eldjárn

Kristján Eldjárn Þórarinsson (6-a de decembro 1916 - 14-a de septembro 1982) estis la tria prezidanto de Islando. Li elektiĝis en 1968 kaj daŭris en tiu posteno ĝis 1980.

Kristján Eldjárn studis arĥeologion en Kopenhago kaj poste islandistikon ĉe la Universitato de Islando kaj doktoriĝis en 1957.

Li estis estro de la Islanda Nacia Muzeo ĝis li elektiĝis kiel prezidanto de Islando. Inter liaj gefiloj estas Sigrún Eldjárn desegnisto kaj verkisto kaj Þórarinn Eldjárn poeto kaj verkisto.

Antaŭe:Prezidanto de IslandoPoste:
Ásgeir Ásgeirsson1968–1980Vigdís Finnbogadóttir