Þórarinn Eldjárn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Þórarinn Eldjárn
Þórarinn Eldjárn.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1949 (1949-08-22) (73-jara)
en Rejkjaviko
Religio ateismo [#]
Lingvoj islanda [#]
Ŝtataneco Islando [#]
Alma mater Universitato de IslandoUniversitato de Lund [#]
Familio
Patro Kristján Eldjárn [#]
Infanoj Ari Eldjárn [#]
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto [#]
Aktiva en Rejkjaviko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Þórarinn Eldjárn estas naskita en Rejkjaviko 1949. Li estas filo de Kristján Eldjárn kaj frato de la verkistino Sigrún Eldjárn, kies bildlibro Praavo kaj la kotokukoj aperis en traduko al Esperanto. Post studado en la Gimnazio de Rejkaviko li studis literaturon kaj filozofion en svedaj universitatoj. Li jam eldonis kelkajn poemlibrojn kaj novelarojn. Li ankaŭ verkis romanojn, teatraĵojn kaj tradukis diversajn beletrajn tekstojn.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La malkaŝantino (Opinskánandinn), novelo, en La Tradukisto, dudekunua numero, 12. novembro 1995, en traduko de la esperanta grupo en Laugarvatn (Kristján Eiríksson, Hilmar Bragason kaj Óskar Ólafsson).
  • La Posedanto (Eigandinn), novelo, en La Tradukisto, tridekunua numero, 12-a de marto 1999, en traduko de Steinþór Sigurðsson.