„ ...Inter liaj verkoj, la "Kristnaska Triptiko" estas juvelo pro sia naiva kaj pia priskribo. La rakonto servis kiel bazo por la konata teatraĵo Waar de sterre bleef stille staan (Kie haltis la stelo), kiu dum la Kristnaska periodo ofte estas prezentata en multaj teatrejoj de Okcidenta Eŭropo.
La aŭtoro estas ankaŭ lerta desegnisto, kaj li por tiu ĉi eldonaĵo desegnis novan ilustraĵon por la kovrilo, kaj aldonis, kiel pruvon de sia simpatio al Esperanto, specialan, kiu montras la stelon super la staleto de Betleĥem, kun la vortoj : "Paco per Esperanto". ”
— Eugeen Paesmans (1938)
„ Multnom braj estas la esperantistoj kiuj bonege amuziĝis per la libro de la granda flandra verkisto Felix Timmermans «Pallieter ».
Estis do tre bona ideon de F.U.K.E. eldoni verketon de tiu sama aŭtoro sed kiu lumigas lin laŭ tuta alia maniero.
La libreto, kiu estas zorge eldonita kaj enhavas diversajn ilustraĵojn, certe trovos ĝeneralen plaĉon. ”