Kroĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko kaj komputado, kroĉokunkroĉo estas duvalenta operacio super signoĉenoj, listoj, tekstaj dosieroj aŭ aliaj similaj datumstrukturoj aranĝitaj vice, kiu el du finiaj vicoj faras unu, tiel ke la anoj de la unua argumento formas la komencon, kaj la anoj de la dua, la finon de la rezulto.

Matematike[redakti | redakti fonton]

Estu vicoj kaj , kun la respektivaj longoj n kaj m. Tiam ilia kroĉo estas vico kun la longo , difinita per

En komputado[redakti | redakti fonton]

La manieroj simboligi kroĉon de vicoj u kaj v varias laŭ la programlingvo, ekz-e u+v en Ĝavo, u||v en kelkaj SQL-dialektoj, u&v en BASIC kaj Ada, u.v en Perl ktp.

En Unikso la komando por kroĉi dosierojn estas cat:

cat d1.txt d2.txt > d3.txt

Ekzemplo pri programo sal.pl en Perl:

my $x = "Saluton, ";
my $z = $x . "mondo!\n";
print $z;

Vokite per perl sal.pl ĝi eligos Saluton, mondo!