Kroniko de flugoj de sovetiaj kaj rusiaj kosmonaŭtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroniko de flugoj de sovetiaj kaj rusiaj kosmonaŭtoj ekde 1961 ĝis aprilo de 2004.

N-ro Ŝipo Ŝipanaro Dato de flugo Rimarkoj
1 "Vostok" Jurij Gagarin 12 de aprilo de 1961 La unua flugo de homo en la kosmon.
2 "Vostok-2" German Titov 6-7 de aŭgusto de 1961 Pli, ol diurno en la kosmo.
7 "Vostok-3" Andrijan Nikolaev 11-15 de aŭgusto de 1962 La unua grupa flugo.
8 "Vostok-4" Pavel Popoviĉ 12-15 de aŭgusto de 1962 La unua grupa flugo.
9 "Vostok-5" Valerij Bikovskij 14-19 de junio de 1963 Grupa flugo.
10 "Vostok-6" Valentina Tereŝkova 16-19 de junio de 1963 Grupa flugo. La unua virino en la kosmo.
11 "Vosĥod" Vladimir Komarov, Konstantin Feoktistov, Boris Jegorov 12-13 de oktobro de 1964 La unua kosma ŝipanaro el 3 homoj, la flugo sen skafandroj.
12 "Vosĥod-2" Pavel Belaev, Aleksej Leonov 18-19 de marto de 1965 La unua eliro de homo en la malfermitan kosmon.
13 "Sojuz-1" Vladimir Komarov 23-24 de aprilo de 1967 La kosmonaŭto pereis pro paneo de paraŝuta sistemo.
14 "Sojuz-3" Georgij Beregovoj 26-30 de oktobro de 1968 Proksimiĝo al senpilota ŝipo "Sojuz-2"
15 "Sojuz-4" Vladimir Ŝatalov 14-17 de januaro de 1969 Juntiĝo de la pilotataj ŝipoj.
16 "Sojuz-5" Boris Voljinov, Aleksej Jeliseev, Jevgenij Ĥrunov 15-18 de januaro de 1969 Juntiĝo de la pilotataj

ŝipoj. Jeliseev kaj Ĥrunov transiris en la alian ŝipon, troviĝante en la

malfermita kosmo ekstere ŝipo.
17 "Sojuz-6" Georgij Ŝonin, Valerij Kubasov 11-16 de oktobro de 1969 Grupa flugo de la ŝipoj kun proksimiĝo kaj manovrado sur la ĉetera orbito.
18 "Sojuz-7" Anatolij Filipĉenko, Vladislav Volkov, Viktor Gorbatko 12-17 de oktobro de 1969 Grupa flugo de la ŝipoj kun proksimiĝo kaj manovrado sur la ĉetera orbito.
19 "Sojuz-8" Vladimir Ŝatalov, Aleksej Jeliseev 13-18 de oktobro de 1969 Grupa flugo de la ŝipoj kun proksimiĝo kaj manovrado sur la ĉetera orbito.
20 "Sojuz-9" Andrian Nikolaev, Vitalij Sevastjanov 1-19 de junio de 1970 Longa flugo dum 17,8 diurnoj.
21 "Sojuz-10"- "Salut" Vladimir Ŝatalov, Aleksej Jeliseev, Nikolaj Rukaviŝnikov 23-25 de aprilo de 1970 Testo de sistemo de juntiĝo de kosmoŝipo "Sojuz" kaj stacio "Salut".
22 "Sojuz-11"- "Salut" Georgij Dobrovolskij, Vladislav Volkov, Viktor Pacaev 6-30 de junio de 1971 La unua pilotata orbita

stacio. La kosmonaŭtoj pereis dum reveno sur la Teron pro malhermetikiĝo de la

kajuto (skafandroj ne estis uzataj).
23 "Sojuz-12" Vasilij Lazarev, Oleg Makarov 27-29 de septembro de 1973 Testo de la plimodernigita ŝipo.
24 "Sojuz-13" Petr Klimĉuk, Valentin Lebedev 18-26 de decembro de 1973 Astrofizikaj esploroj kaj multzona fotado de la Tero.
25 "Sojuz-14"- "Salut-3" Pavel Popoviĉ, Jurij Artjuĥin 3-19 de julio de 1974 Ekspedicio al  "Salut-3".
26 "Sojuz-15" Gennadij Sarafanov, Lev Djomin 26-28 de aŭgusto de 1974 Nokta alteriĝo de la ŝipo.
27 "Sojuz-16" Anatolij Filipĉenko, Nikolaj Rukaviŝnikov 2-8 de decembro de 1974 Testo de modifo de la ŝipo por juntiĝo kaj laboro kun "Apolono".
28 "Sojuz-17"- "Salut-4" Aleksej Gubarev, Georgij Greĉko 9 de januaro -11 de februaro de 1975 La unua ekspedicio al "Salut-4"
29 "Sojuz-18-1" Vasilij Lazarev, Oleg Makarov 5 de aprilo de 1975 Suborbita flugo.
30 "Sojuz-18"- "Salut-4" Petr Klimĉuk, Vitalij Sevastjanov 24 de majo - 26 de julio de 1975 La dua ekspedicio al "Salut-4".
31 "Sojuz-19" Aleksej Leonov, Valerij Kubasov 15-21 de julio de 1975 La unua internacia kosma flugo. Du juntiĝoj de la ŝipoj, kooperaj eksperimentoj.
32 "Sojuz-21"- "Salut-5" Boris Voljinov, Vitalij Ĵolobov 6 de julio - 24 de aŭgusto de 1976 La unua ekspedicio al stacio "Salut-5".
33 "Sojuz-22" Valerij Bikovskij, Vladimir Aksjonov 15-23 de septembro de 1976 Modifo de la ŝipo por

multzona fotado de la Tero per aparataro de Germana Demokratia

Respubliko.
34 "Sojuz-23" Vjaĉeslav Zudov, Valerij Roĵdestvenskij 14-16 de oktobro de 1976 Paneo de sistemo de

proksimiĝo de la ŝipo kaj la stacio. Nokta alteriĝo sur lagon

Tengiz.
35 "Sojuz-24"- "Salut-5" Viktor Gorbatko, Jurij Glazkov 7-25 de februaro de 1977 La dua ekspedicio al stacio "Salut-5".
36 "Sojuz-25" Vladimir Kovalenok, Valerij Rjumin 9-11 de septembro de 1977 Abolo de juntiĝo kun la stacio.
37 "Sojuz-26"- "Salut-6" "Sojuz-27"- "Progress-1" Jurij Romanenko, Georgij Greĉko 10 de decembro de 1977 - 16 de marto de 1978 La unua ekspedicio al

"Salut-6" kun longeco de 96 diurnoj. Juntiĝo kun ŝipo "Progress-1". Provizado per brulaĵo sur orbito. Koopera laboro kun la 2a kaj la 3a ekspedicioj. Reveno sur

la ŝipo de la 2a ekspedicio.
38 "Sojuz-27"- "Salut-6"- "Sojuz-26" Vladimir Ĝanibekov, Oleg Makarov 10-16 de januaro de 1978 La dua ekspedicio al

"Salut-6". Koopera laboro de la kvin kosmonaŭtoj sur la orbita komplekso. Reveno

sur la ŝipo de la 1a ekspedicio.
39 "Sojuz-28"- "Salut-6" Aleksej Gubarev, Vladimír Remek (Ĉeĥoslovakio) 2-10 de marto de 1978 La tria ekspedicio al "Salut-6". La unua internacia ŝipanaro.
40 "Sojuz-29"- "Salut-6"- "Sojuz-31"- "Progress,-2,-3,-4" Vladimir Kovalenok, Aleksandr Ivanĉenkov 15 de julio - 2 de novembro de 1978 La kvara ekspedicio al

"Salut-6" kun longeco ĉirkaŭ 140 diurnoj. Koopera laboro kun la 5a kaj la 6a ekspedicioj. Juntiĝo kun kargoŝipoj "Progress-2,-3,-4". Provizado per brulaĵo sur

orbito. Reveno sur ŝipo de la 6a ekspedicio.
41 "Sojuz-30"- "Salut-6" Petr Klimĉuk, Miroslaw Hermaszewski (Pollando) 27 de junio - 5 de julio de 1978 La kivna ekspedicio al "Salut-6". La dua internacia ŝipanaro.
42 "Sojuz-31" - "Salut-6" - "Sojuz-29" Valerij Bikovskij, Sigmund Jahn (GDR) 26 de aŭgusto - 3 de septembro de 1978 La sesa ekspedicio al

"Salut-6". La tria internacia ŝipanaro. Reveno sur la ŝipo de la dua ekspedicio. Muntado de kosma radioteleskopo kun diametro de10 m kaj ĝia separigo de la

stacio.
43 "Sojuz-32" - "Salut-6" - "Sojuz-34" - "Progress-5,-6,-7" Vladimir Rjaĥov, Valerij Rjumin 25 de februaro - 19 de aŭgusto de 1979 La sepa ekspedicio al

"Salut-6" kun longeco de 175 diurnoj. Juntiĝo kun kargoŝipoj "Progress-5,-6,-7".

44 "Sojuz-33" Nikolaj Rukaviŝnikov, Georgi Ivanov (Bulgario) 10-12 de aprilo de 1979 La kvara internacia ŝipanaro. Ne sukcesis juntiĝo kun la stacio.
45 "Sojuz-35" - "Salut-6" - "Sojuz-37" - "Progress-8,-9, -10,-11" Leonid Popov, Valerij Rjumin 9 de aprilo - 11 de oktobro de 1980 La oka ekspedicio al

"Salut-6" kun longeco de 185 diurnoj. Koopera laboro kun 9a, 10a, 11a kaj 12a

ekspedicioj. Juntiĝo kun ŝipoj "Progress-8,-9,-10,-11".
46 "Sojuz-33" Valerij Kubasov, Bertalan Farkas (Hungario) 26 de majo - 3 de junio de 1980 La naŭa ekspedicio al

"Salut-6". La kvina internacia ŝipanaro. Reveno sur la ŝipo de la oka

ekspedicio.
47 "Sojuz-T2" - "Salut-6" Jurij Maljiŝev, Vladimir Aksjonov 5-19 de junio de 1980 La deka ekspedicio al

"Salut-6". La unua testa pilotata flugo de la nova ŝipo de serio

"Sojuz-T".
48 "Sojuz-37" - "Salut-6" - "Sojuz-36" Viktor Gorbatko, Pham Tuân (Vjetnamio) 23-31 de julio de 1980 La dekunua ekspedicio al

"Salut-6". La sesa internacia ŝipanaro. Reveno sur la ŝipo de la naŭa

ekspedicio.
49 "Sojuz-38" - "Salut-6" - "Progress-11" Jurij Romanenko, Arnaldo Tamayo Méndez (Kubo) 18-26 de septembro de 1980 La dekdua ekspedicio al "Salut-6". La sepa internacia ŝipanaro.
50 "Sojuz-T3" - "Salut-6" - "Progress-11" Leonid Kizim, Oleg Makarov, Gennadij Strekalov 27 de novembro - 10 de decembro de 1980 La dektria ekspedicio al

"Salut-6". Testa flugo de ŝipo de serio "Sojuz-T" en varianto por tri ŝipanoj.

Riparaj laboroj por plilongigo de labororezervo de la stacio.
51 "Sojuz-T4" - "Salut-6" - "Progress-12" Valentin Kovalenok, Viktor Saviniĥ 12 de marto - 26 de majo de 1981 La dekkvara ekspedicio al

"Salut-6". Riparoprofilaktikaj laboroj sur la stacio. Koopera laboro kun 15a

kaj 16a ekspedicioj.
52 "Sojuz-39" - "Salut-6" Vladimir Ĝanibekov, Gurragcha Dzugderdemidin (Mongolio) 22-30 de marto de 1981 La dekkvina ekspedicio al "Salut-6". La oka internacia ŝipanaro.
53 "Sojuz-40" - "Salut-6" Leonid Popov, Dumitru Dorin Prunariu (Rumanio) 14-22 de majo de 1981 La deksesa ekspedicio al "Salut-6". La naŭa internacia ŝipanaro.
54 "Sojuz-T5" - "Salut-7" - "Sojuz-T6" - "Sojuz-T7" - "Progress-13,-14, -15,-16" Anatolij Berezovoj, Valentin Lebedev 13 de majo - 10 de decembro de 1982 La unua ekspedicio al stacio

"Salut-7" kun longeco de 211 diurnoj. Koopera laboro kun  2a kaj 3a ekspedicioj.

Juntiĝo kun kargoŝipoj "Progress-13,-14,-15,-16".
55 "Sojuz-T6" - "Salut-7" - "Sojuz-T5" Vladimir Ĝanibekov, Aleksandr Ivanĉenkov, Jean-Loup Chretien (Francio) 24 de junio - 2 de julio de 1982 La dua ekspedicio al

"Salut-7". La deka internacia ŝipanaro. Koopera laboro de kivn kosmonaŭtoj sur

la orbita komplekso.
56 "Sojuz-T7" - "Salut-7" - "Sojuz-T5" Leonid Popov, Aleksandr Serebrov, Svetlana Savickaja 19-27 de aŭgusto de 1982 La dua kosmonaŭtino en la mondo. La tria ekspedicio al "Salut-7"
57 "Sojuz-T8" Vladimir Titov, Gennadij Strekalov, Aleksandr Serebrov 20-22 de aprilo de 1982 Juntiĝo kun stacio "Salut-7" ne okazis.
58 "Sojuz-T9" - "Salut-7" - "Kosmos-1443" - "Progress-17,18" Vladimir Ljaĥov, Aleksandr Aleksandrov 27 de junio - 23 de novembro de 1983 La kvara ekspedicio al

"Salut-7". Du eliroj en la kosmon po du kosmonaŭtoj. Muntadaj laboroj ekstere la

stacio.
59 "Sojuz-T10" - "Salut-7"

- "Sojuz-T11" - "Sojuz-T12"

- "Progress-19,-20, -21,-22,-23"
Leonid Kizim, Vladimir Solovjov, Oleg Atjkov 8 de februaro - 2 de oktobro de 1984 La kvina ekspedicio al

"Salut-7". Ses eliroj en la kosmon de Solovjov kaj Kizim kun komuna longeco 22

horoj 50 minutoj. Longeco de la ekspedicio estas 237 diurnoj.
60 "Sojuz-T11" - "Salut-7" - "Sojuz-T10" Jurij Maljiŝev, Gennadij Strekalov, Rakesh Sharma (Hindio) 3-11 de aprilo de 1984 La sesa ekspedicio al

"Salut-7". Koopera laboro de 6 kosmonaŭtoj sur la orbita

komplekso.
61 "Sojuz-T12" - "Salut-7" - "Sojuz-T11" Vladimir Ĝanibekov, Svetlana Savickaja, Igor Volk 17-29 de julio de 1984 La sepa ekspedicio al "Salut-7". Eliro de virino en la kosmon.
62 "Sojuz-T13" - "Salut-7" - "Progress-24" - "Kosmos-1669" Vladimir Ĝanibekov, Viktor Savinyĥ 6 de junio - 21 de novembro de 1985 Estis plenumita parta ŝanĝo

de la ŝipanaro. V. Ĝanibekov revenis sur la Teron kune kun G. Greĉko en 26 de

septembro de 1985 sur ŝipo "Sojuz-T13".
63 "Sojuz-T14" - "Salut-7" - "Sojuz-T13" - "Kosmos-1686" Vladimir Vasjutin, Georgij Greĉko, Aleksandr Volkov 17 de septembro - 21 de novembro de 1985 Estis plenumita parta ŝanĝo

de la ŝipanaro.G. Greĉko revenis sur la Teron kune kun V. Ĝanibekov en 26 de

septembro de 1985 sur ŝipo "Sojuz-T13"
64 "Sojuz-T15" - "Mir" - "Salut-7" - "Progress-25, -26" - "Kosmos-1686" Leonid Kizim, Vladimir Solovjov 13 de marto - 16 de julio de 1986 La unua baza ekspedicio al

stacio "Mir". Flugo de L. Kizim kaj V. Solovjov sur "Sojuz-T15" de "Mir" al

"Salut-7" kaj reen sur stacion "Mir".
65 "Sojuz TM-2" - "Mir" Jurij Romanenko, Aleksandr Lavejkin 5 de februaro - 30 de julio de 1987 La dua baza ekspedicio al stacio "Mir". Romanenko revenis sur ŝipo "Sojuz TM-3"
66 "Sojuz TM-3" - "Mir" Aleksandr

Viktorenko, Aleksandr Aleksandrov, Muhammed Ahmed Faris

(Sirio)
22 de julio - 29 de decembro de 1987 Faris Muhammed revenis sur ŝipo "Sojuz TM-2".
67 "Sojuz TM-4" - "Mir" Vladimir Titov, Musa Manarov, Anatolij Levĉenko, 21 de decembro de 1987 - 17 de junio de 1988 La tria baza ekspedicio al

stacio "Mir". Vladimir Titov kaj Musa Manarov revenis sur ŝipo "Sojuz TM-6", A. Levĉenko revenis sur ŝipo "Sojuz TM-3". Unufoje en historio de kosmonaŭtiko V.

Titov kaj M. Manarov plenumis orbitan flugon kun longeco de1 jaro.
68 "Sojuz TM-5"- "Mir" - "Sojuz TM-4" Anatolij Solovjov, Viktor Saviniĥ, Aleksandr Aleksandrov (Bulgario) 7 de junio - 7 de septembro de 1988 La unua ekspedicio de

vizito. Estas plenumita sovetiobulgaria programo. La ekspedicio revenis sur ŝipo

"Sojuz TM-4".
69 "Sojuz TM-6" - "Mir" - "Sojuz TM-5" Vladimir Ljaĥov, Valerij Polakov, Abdul Ahad Mohmand (Afganistano) 29 de aŭgusto - 21 de decembro de 1988 La dua ekspedicio de vizito.

Estas plenumita programo de sovetioafganiaj esploroj. V. Ljaĥov kaj Abdul Mohmand revenis sur ŝipo "Sojuz TM-5", V. Polakov revenis sur ŝipo "Sojuz

TM-7".
70 "Sojuz TM-7" - "Mir" - "Sojuz TM-6" Aleksandr Volkov, Sergej Krikalov, Jean-Loup Chretien (Francio) 26 de novembro de 1988 - 27 de aprilo de 1989 La tria ekspedicio de vizito

al stacio "Mir". Unufoje franca kosmonaŭto eliris en la malfermitan kosmon. Estas

plenumita parta ŝanĝo de la ŝipanaro.
71 "Sojuz TM-8" - "Mir" Aleksandr Viktorenko, Aleksandr Serebrov 6 de septembro de 1989 - 19 de februaro de 1990 La kvina baza ekspedicio al stacio "Mir".
72 "Sojuz TM-9" - "Mir" Anatolij Solovjov, Aleksandr Balandin 11 de februaro - 9 de aŭgusto de 1990 La sesa baza ekspedicio al stacio "Mir".
73 "Sojuz TM-10" - "Mir" Gennadij Manakov, Gennadij Strekalov 1 de aŭgusto - 10 de decembro de 1990 La sepa baza ekspedicio. La ŝipanaro revenis kune kun T. Akiyama, japana ĵurnalisto.
74 "Sojuz TM-11" - "Mir" - "Sojuz TM-10" Viktor Afanasjev, Musa Manarov, Toyohiro Akiyama (Japanio) 2 de decembro de 1990 - 26 de majo de 1991 Japana ĵurnalisto, membro de

la ŝipanaro, plenumis kelk radio- kaj televidraportaĵojn, revenis sur ŝipo "Sojuz TM-10" en 10 de decembro de 1990. V. Afanasjev kaj M. Manarov estas la oka baza

ekspedicio.
75 "Sojuz TM-12" - "Mir"- "Sojuz TM-11" - "Progress M-8,-9" Anatolij Arcebarskij, Sergej Krikalov, Helen Sharman (Britio) 18 de majo de 1991 - 10 de oktobro de 1991 La naŭa baza ekspedicio (A.

Arcebarskij kaj S. Krikalov). Sergej Krikalov revenis sur "Sojuz TM-13" kaj H.

Ŝarman sur "Sojuz TM-11" en 26 de majo.
76 "Sojuz TM-13" - "Mir" - "Sojuz TM-12" Aleksandr Volkov, Toktar Aubakirov, Franz Viehböck (Aŭstrio) 02 de oktobro de 1991 - 26 de marto de 1992 La deka baza ekspedicio al

stacio "Mir" kun longeco de 175 diurnoj. F.Viehböck kaj T. Aubakirov revenis sur

ŝipo "Sojuz TM-12" en 10 de oktobro de 1991.
77 "Sojuz TM-14" - "Mir" - "Sojuz TM-13" Aleksandr Viktorenko, Aleksandr Kaleri, Klaus-Dietrich Flade (Germanio) 17 de marto - 9 de aŭgusto de 1992 La dekunua baza ekspedicio.

K.-D. Flade kune kun S. Krikalov kaj A. Volkov revenis sur ŝipo "Sojuz TM-13" en

25 de marto.
78 "Sojuz TM-15" - "Mir" Anatolij Solovjov, Sergej Avdeev, Michel Tognini (Francio) 27 de julio de 1992 - 1 de februaro de 1993 La dekdua baza ekspedicio al

stacio "Mir". Estas plenumita franca programo "Antareso". M. Tognini revenis sur ŝipo "Sojuz TM-14" en 9 de aŭgusto de 1992 kune kun 11a baza

ekspedicio.
79 "Sojuz TM-16" - "Mir" - "Sojuz TM-15" - "Progress M-16, -17,-18" Gennadij Manakov, Aleksandr Poleŝĉuk 24 de januaro - 22 de julio de 1993 La dektria baza ekspedicio

al stacio "Mir" (179 diurnoj). Testo de juntiĝa instalo sur modulo "Kvant" por

juntiĝo kun ŝatloj.
80 "Sojuz TM-17" - "Mir" - "Sojuz TM-16" - "Progress M-19, -20" Vasilij Cibliev, Aleksandr Serebrov, Jean-Pierre Haignere (Francio) 1 de julio de 1993 - 14 de januaro de 1994 La dekkvara baza ekspedicio

al stacio "Mir". Estas plenumataj medicinaj eksperimentoj. J.-P. Haignere revenis sur ŝipo "Sojuz TM-16" kune kun G. Manakov kaj A. Poleŝĉuk en 22 de

julio de 1993
81 "Sojuz TM-18" - "Mir" - "Sojuz TM-17" - "Progress M-21, -22,-23" Viktor Afanasjev, Jurij Usaĉov, Valerij Polakov 8 de januaro - 9 de julio de 1994 La dekkvina baza ekspedicio

al stacio "Mir" (182 diurnoj). V. Afanasjev kaj J. Usaĉov revenis sur ŝipo

"Sojuz TM-18".
82 "Sojuz TM-19" - "Mir" - "Sojuz TM-18" - "Progress M-24" Jurij Malenĉenko, Talgat Musabaev 1 de julio - 4 de novembro de 1994 La deksesa baza ekspedicio

al stacio "Mir" (127 diurnoj). Poste reveno de V. Afanasjev kaj J. Usaĉov sur "Sojuz TM-18" en 9 de julio, laboron sur la stacio daŭrigis J. Malenĉenko, T.

Musabaev, V. Polakov.
83 "Sojuz TM-20" - "Mir" - "Sojuz TM-19" Aleksandr Viktorenko, Jelena Kondakova, Ulf Merbord (Germanio) 4 de oktobro de 1994 - 22 de marto de 1995 La deksepa baza ekspedicio

al stacio "Mir" (169 diurnoj). En 4 de novembro kune kun anoj de la 16a ekspedicio U. Merbold revenis sur ŝipo "Sojuz TM-19". Laboron sur la stacio daŭrigis A. Viktorenko, J. Kondakova kaj V. Polakov. En 6 de februaro de 1995 estas plenumita trejno de manevro por proksimiĝo de ŝatlo "Discovery" al la stacio. Valerij Polakov pasigis 437 diurnojn en la kosmo, Jelena Kondakova

pasigis 169 diurnojn.
84 "Sojuz TM-21" - "Mir" - "Sojuz TM-20" - "Progress M-27" Vladimir Deĵurov, Gennadij Strekalov, Norman Thagard (Usono) 14 de marto - 11 de septembro de 1995 La dekoka baza ekspedicio al

stacio "Mir". Juntiĝo de modulo "Spektr" kun komplekso "Mir". La unua juntiĝo de

ŝatlo "Atlantis" kaj stacio "Mir" en 29 de junio. Maso de la kosma sistemo estas 220 tunoj. La ŝipanaro alteriĝis sur la ŝatlo.
85 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Anatolij Solovjov, Nikolaj Budarin (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 27 de junio - 7 de julio de 1995 Komenco de la deknaŭa baza

ekspedicio al stacio "Mir". Ŝanĝo de ŝipanaro de stacio "Mir". Sur la stacio restis A. Solovjov kaj N.Budarin. Estas ŝanĝitaj N. Thagard, V. Deĵurov kaj G. Strekalov. A Solovjov kaj N.Budarin revenis sur ŝipo "Sojuz TM-21" en 11 de

septembro de 1995.
86 "Sojuz TM-22" - "Mir" - "Sojuz TM-21" - "Progress M-29, -30" Jurij Gidzenko, Segrej Avdeev, Thomas Reiter (Germanio) 3 de septembro de 1995 - 29 de februaro de 1996 La dudeka baza ekspedicio al

stacio "Mir". Juntiĝo kun ŝatlo "Atlantis" en 15 de novembro de

1995.
87 "Sojuz TM-23" - "Mir" - "Sojuz TM-22" Jurij Onufrienko, Jurij Usaĉov 21 de februaro - 2 de septembro de 1996 La dudekunua baza ekspedicio

al stacio "Mir". Juntiĝo kun ŝatlo "Atlantis". Astronaŭtino Shannon Lucid restas

sur la stacio.
88 "Sojuz TM-24" - "Mir" Valerij Korzun, Aleksandr Kaleri, Claudie André-Deshays (Francio) 17 de aŭgusto de 1996 - 2 de marto de 1997 La dudekdua baza ekspedicio

al stacio "Mir". Du juntiĝoj kun ŝatlo "Atlantis". Du ŝanĝoj de usonaj

astronaŭtoj sur la stacio.
89 "Sojuz TM-25" - "Mir" Vasilij Cibliev, Aleksandr Lazutkin, Reinhold Ewald (Germanio) 10 de februaro  - 15 de aŭgusto de 1997 La dudektria baza ekspedicio al stacio "Mir".
90 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Jelena Kondakova (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 15-24 de majo de 1997
91 "Sojuz TM-26" - "Mir" Anatolij Solovjov, Pavel Vinogradov 5 de aŭgusto de 1997 - 19 de februaro de 1998 La dudektria baza ekspedicio

al stacio "Mir". La ĉefa tasko estas restarigo de difektita modulo "Spektr".

Juntiĝoj kun ŝatlo "Atlantis", ŝanĝoj de ŝipanoj.
92 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Vladimir Titov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 25 de septembro - 6 de oktobro de 1997
93 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Salizĥan Ŝaripov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 22-31 de januaro de 1998
94 "Sojuz TM-27" - "Mir" Talgat Musabaev, Nikolaj Budarin, Leopold Eyharts (Francio) 29 de januaro - 25 de aŭgusto de 1998 La dudekkvina baza

ekspedicio. Estas plenumataj laboroj pri riparo de la stacio post la pasintjara akcidento kaj vasta komplekso de esploroj kaj eksperimentoj. Leopold Eyharts revenis sur ŝipo "Sojuz TM-26" en 19 de februaro. Naŭa kaj la lasta juntiĝo de

stacio "Mir" kun ŝatlo.
95 Ŝatlo "Discovery" (Usono) Valerij Rjumin (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 2-12 de junio de 1998
96 "Sojuz TM-28" - "Mir" Gennadij Padalka, Sergej Avdeev, Jurij Baturin 13 de aŭgusto de 1998 Sur stacion "Mir" estas

transportita  la dudeksesa baza ekspedicio. T. Musabaev, N. Budanin kaj J. Baturin revenis sur ŝipo "Sojuz TM-27". Komuna longeco de ilia flugo estis 208

diurnoj, J. Baturin troviĝis en la kosmo dum 12 diurnoj.
97 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Sergej Krikalov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 4-15 de decembro de 1998
98 "Sojuz TM-29" - "Mir" Viktor

Afanasjev, Jean-Pierre Haignere (Francio), Ivan Bella

(Slovakio)
20 de februaro - 28 de aŭgusto de 1999 Sur stacion "Mir" estas

transportita la  dudeksepa baza ekspedicio. Ivan Bella kaj G. Padalka revenis sur ŝipo "Sojuz TM-28" en 28 de februaro. Longeco de la flugo de Sergej Avdeev estis 379 diurnoj 14 horoj 52 minutoj. Longeco de la flugo de Viktor Afanasjev kaj Jean-Pierre Haignere esits 188 diurnoj 20 horoj 17 minutoj. Post ili

komplekso "Mir" unufoje daŭrigis sian flugon sen ŝipanaro.
99 Ŝatlo "Discovery" (Usono) Valerij Tokarev (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 27 de majo - 6 de junio de 1999 Kreado de la Internacia kosma stacio.
100 "Sojuz TM-30" Sergej Zaletin, Aleksandr Kaleri 4 de aprilo - 16 de junio de 2000 La dudekoka baza ekspedicio

al la komplekso "Mir". Longeco de la troviĝo en la kosmo esits 72 diurnoj

19 horoj 42 minutoj.
101 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Jurij Usaĉov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 19-29 de majo de 2000 La ĉefa tasko de la flugo estis transportado de aparataro kaj laboro sur la IKS.
102 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Jurij Malenĉenko, Boris Morukov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 8-20 de septembro de 2000 La ĉefa tasko de la flugo estis transportado de aparataro kaj laboro sur la IKS.
103 "Sojuz TM-31" Jurij Gidzenko, Sergej Krikalov, William Shepherd (Usono) 31 de oktobro de 2000 - 21 de marto de 2001 Transportado de unua ŝipanaro al la Internacia kosma stacio. La unua ŝipanaro troviĝis sur IKS dum 410 diurnoj.
104 Ŝatlo "Discovery" (Usono) Jurij Usaĉov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 8-21 de marto de 2001 Transportado de la dua ŝipanaro al IKS.
105 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Jurij Lonĉakov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 19 de aprilo - 1 de majo de 2001
106 "Sojuz TM-32" Talgat Musabaev, Jurij Baturin, Dennis Tito (Usono) 28 de aprilo - 5 de majo de 2001 Flugo de la unua kosma turisto.
107 Ŝatlo "Discovery" (Usono) Miĥail Tjurin, Vladimir Deĵurov (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 10-22 de aŭgusto de 2001 Transportado de la tria ekspedicio al la IKS.
108 "Sojuz TM-33" Viktor Afanasjev, Konstantin Kozeev, Haignere Claudie (Francio) 21-31 de oktobro de 2001 La ĉefa tasko estas

anstataŭigo de ŝipo "Sojuz TM-32", kiu troviĝas en konsisto de la IKS kaj servas

kiel savboato.
109 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Jurij Onufrienko (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 5-17 de decembro de 2001 Transportado de la kvara ekspedicio al la IKS.
110 "Sojuz TM-34" Jurij Gidzenko, Roberto Vittori (Italio), Mark Shattleworth (Sudafriko) 25 de aprilo - 2 de majo de 2002 La ĉefa tasko estas

anstataŭigo de ŝipo "Sojuz TM-33", kiu troviĝas en konsisto de la IKS kaj servas

kiel savboato. Mark Shattleworth estas la dua kosma turisto.
111 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Valerij Korzun, Sergej Treŝĉev (en konsisto de la internacia ŝipanaro) Transportado de la kvina baza ekspedicio al la IKS.
112 Ŝatlo "Atlantis" (Usono) Fjodor Jurĉiĥin (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 7-18 de oktobro de 2002
113 "Sojuz TMA-1" Sergej Zaletin, Jurij Lonĉakov, Frank De Winne (Belgio) 30 de oktobro - 10 de novembro de 2002 Testado de la ŝipo "Sojuz TMA-1", anstataŭigo de ŝipo "Sojuz TM-34".
114 Ŝatlo "Endeavour" (Usono) Nikolaj Budarin (en konsisto de la internacia ŝipanaro) 24 de novembro - 7 de decembro de 2002 Transportado de la sesa baza ekspedicio al la IKS.
115 "Sojuz TMA-2" Jurij Malenĉenko, Edward Tsang Lu (Usono) 26 de aprilo - 28 de oktobro de 2003 Transportado de la sepa baza

ekspedicio al la IKS, kaj ankaŭ transportado de kargo por longa ĉeesto de la

kosmonaŭtoj sur la IKS.
116 "Sojuz TMA-3" Aleksandr Kaleri, Colin Foale (Usono), Pedro Duque (Hispanio) 18-28 de oktobro de 2003 Transportado de la oka baza ekspedicio al la IKS, kaj ankaŭ transportado de kargo.
117 "Sojuz TMA-3" Gennadij Padalka, Andre Kuipers (Nederlando), Edward Fincke (Usono) 19-30 de aprilo de 2004 Transportado de la naŭa baza ekspedicio al IKS.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La artikolo estis farita surbaze de [1] laŭ permeso de la aŭtoro.