Krupuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nefritita krupuko

Krupuko (indonezie: kerupukkrupuk) estas almanĝaĵo el la indonezia kuirarto. Krupuko estas plata, kaj krakete fritita. La ingrediencoj estas, depende de la speco, tre diversaj.

En Indonezio ekzistas proksimume 30 diversaj specoj de krupuko. La plej konata estas la krupuko farita el faruno kaj salikokoj, la kerupuk udang.

Aliaj specoj estas:

  • Kerupuk palembang, farita el faruno kaj fiŝo
  • Kasavokrupuko, vegetara

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Empingo