Kuffern estis loko en kiu naskiĝis la esperantlingva romanverkisto Johan Weinhengst. Ĝi situas en AŭstrioMalsupra, apartenas al la komunumoStatzendorf kaj havas ĉirkaŭ 300 loĝantojn. Certan famon ĝi akiris pro la "sitelo de Kuffern", arkeologia trovaĵo, kiu devenas el la 5-a jarcento antaŭ nia epoko. Ĝi estas el bronzo kaj ornamita per bildoj de festaj scenoj. Geografiaj koordinatoj de la loĝloko estas 48° 19′ 32.16″ norde, 15° 38′ 55.85″ oriente, aŭ 48.3256°, 15.6488°.