Kuliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En teatrejo, la kuliso (aŭ pli ofte la kulisoj) estas moveblaj septoj/paneloj aŭ kurtenoj kiuj normale troviĝas je la flankoj de la scenejo, kaj de malantaŭ kiuj aktoroj iras sur la scenejon aŭ forlasas ĝin, dum la teatraĵo. Ofte malantaŭ kuliso troveblas rekvizitoj kiuj ne estas uzataj, lampoj, ktp.

Metafore, "inter la kulisoj" signifas ke iu aranĝas aferojn aŭ laboras sen tiri atenton al si, aŭ eĉ kaŝe.