Kulto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kultado)

Kulto estas sistemo de omaĝaj aŭ respektaj praktikoj (ceremonioj, ritoj, preĝoj), per kiuj homoj esprimas sian respekton al dio, diaĵo aŭ speciala persono mita aŭ reala, aŭ eĉ senvivaĵo aŭ fenomeno al kiu estas agnoskata dimensio de supera graveco, eminenteco aŭ sankteco. Kulto estas unu el la elementoj de religioj. En vasta senco, la termino oni povas apliki al moralaj valoroj, (ekzemple de justeco) aŭ sociaj valoroj (ekzemple de la patrio).

Kulto venas el la latina cultus, devenanta de la verbo colere, kiu signifas « kultivi » « kulturi » kaj ankaŭ « kulti ».

Kiam temas pri movadoj, organizaĵoj aŭ societoj (kio povas inkluzivi politikajn kuntekstojn, kiel ekzemple "Personokulto"), ĝi povas havi malestima senco.

Kiam temas pri religioj kiuj iel apartiĝas de la tradiciaj religioj ĝi ankaŭ povas havi iom malestima senco, ĉikaze ĝi povas esti sinonimo de sekto.

Vidu ankaŭ: novaj religiaj movadoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]