Saltu al enhavo

Kulturdomo de Unterwellenborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kulturpalaco de Unterwellenborn

Kulturdomo de Unterwellenborn (germane: Kulturpalast des VEB Maxhütte) troviĝas en la urbokvartalo Röblitz de Unterwellenborn, Germanujo. En 1963 ĝi promociiĝis je distrikta kulturdomo.

En Unterwellenborn kvazaŭ nenia uzo fremdis: por koncertoj, gastludoj de operensembloj, filmspektado, ekspozicioj, biblioteko, festoj de firmaaj laboristoj, libertemppasigado, baloj ktp.

La nomdoninta fabriko Maxhütte centras por la ferindustrio de GDR. Danke al ĝia ekonomia graveco ĝi altiras diversprofesiajn ulojn al ĉi regiono. Planojn por ĝi liveris ministeria buroo berlina sub la gvidado de Hans Hopp kaj la scenejteknikaĵojn faris Kurt Hemmerling. Por povi atingi la palacon oni eĉ konstruis stratojn kaj aranĝis bushaltejon. Ekzistis eĉ plano krei ĉirkaŭe kultur- kaj sportparkan areon, i.a. kun stadiono kun 15.000 sidlokoj, kegloludejo, malaperta naĝejo, tenisterenoj, pilkludejoj ktp. Fundamenta ŝtono estis metita en la 22.6.1952; solena inaŭguro sukcesis en la 1.1.1955. Tio eblis ankaŭ al multa nepagita laboro fare de laboristoj. Ĉeestis malfermceremonie ankaŭ Walter Ulbricht kaj jam en 1.7.1955 la teatroensemblo de najbara Rudolstadt ludis la teatraĵon Maria Stuart de Friedrich Schiller.

  • SUDA BLOKO: kuirejo, hejtilaro, porjunulaj ĉambroj, kafejo, porensemblaj ĉambroj, eta aŭlo
  • MEZA BLOKO: vestiblo kun vestaĵgardejoj, rekvizitaj ĉambroj por teatroj, granda teatra salono kun ne tute 800 sidlokoj kaj granda scenejo,
  • NORDA BLOKO: burooj, domzorgantaj ĉambroj, biblioteko, ekspoziciejoj, baleta salonego, ĉambroj por laborrondoj

Post Turniĝo la glora epoko de ĉi kulturpalaco ĉesis. Diversegaj planoj pri nova uzado nenion konkretan venigis. Nocaj por ĝi estis i.a. diversaj ŝteloj, kontraŭleĝaj fotadoj, damaĝoj ĉe la muraro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]