Kuriaj komicioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kuriaj komicioj (latine comitia curiata) estis antikva Roma asembleo. Ties povoj malsamis inter la epoko de la Romaj reĝoj kaj tiu de la Roma respubliko, sed ĉiam ekzistis rajtoj pri testamentoj kaj adoptoj. Simile pri la anoj de tiu asembleo: sub la reĝoj ĝi estis popola asembleo, sub la respubliko asembleis nur tridek liktoroj.

Sub la reĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiam la popolo disis je tri triboj, nomataj Tities, Ramnes kaj Luceres, sed la ĉi-tempaj historiistoj ne samopinias pri la senco de tiu diso (kvankam la nomoj verŝajne Etruskis): eble temas pri la tradicia diso de la hindeŭropaj socioj (kultivistoj, pastroj kaj militistoj), aŭ pri la tri etnaj eroj de la Roma socio (Latinoj, Sabinoj kaj Etruskoj), aŭ la diso sekvis la loĝlokon.

Ĉiukaze estis po dek kurioj (curiae) por unu tribo. La komicoj estis la asembleo de la tridek kurioj.

La asembleo havis povojn pri familiaj aferoj, ĉefe pri testamentoj kaj adoptoj. Ĝi ankaŭ povis diri sian opinion kiam tion petis la reĝo.

Dum la respublika epoko[redakti | redakti fonton]

Tiuepoke, la kuriaj komicioj estis nur plu simbola asembleo de tridek liktoroj.

Tiuj liktoroj ordinis la rex sacrorum ("reĝon de la sakraĵoj"), la plej gravan Roman pastron; ili validigis la testamentojn kaj la adoptojn; kaj ili akceptis (sed ne povis malakcepti) la lex curiata de imperio, la leĝon kiu donis povon al la pretoroj kaj konsuloj.

La kuriaj komicoj do nur estis simbolaj ekde la respublika epoko. La asembleo pluekzistis ĝis la epoko de la Severoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 11 - 12, 22 kaj 102