Kurier Poranny (1990)
Etoso
Kurier Poranny | |
La ĉefa sidejo de la gazeto
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | Ĉiutaga (taggazeto) |
| |
Posedanto | Media Regionalne sp. z o.o. |
Redaktisto | Piotr Wąsikowski |
Establodato | 1990 |
Stabo | Bjalistoko, Pollando |
| |
Retejo | [1] |
Kurier Poranny (pole Matena Kuriero) estas taggazeto por la nord-orientaj regionoj de Pollando eldonata en Bjalistoko de januaro 1990 (la 0-a numero aperis la 21-an de decembro 1989. Komence la redaktistaro konsistis el ĵurnalistoj de la posttagmeza gazeto Kurier Podlaski. Ĝi posedas ses semajnĵurnalojn: Kurier Osiedlowy, Kurier Bielski (en Bielsk Podlaski), Kurier Sokólski (en Sokółka), Kurier Łapski (en Łapy), Kurier Hajnowski (en Hajnówka) kaj Kurier Lokalny (Wasilków, Supraśl, Czarna Białostocka). Ĝia mezuma eldonkvanto estas 19039 ekzempleroj[1]. La posedanto de la ĵurnalo estas Media Regionalne sp. z o.o. apartenanta al la grupo Mecom.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.mediabuy.pl/prasa/Kurier_Poranny[rompita ligilo]