Kuznecko
Kuznecko | |||||
---|---|---|---|---|---|
la ĉielira kirko
| |||||
urbo administra dividaĵo de Rusio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Penza provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 442530 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 78 390 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 408 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 7′ N, 46° 36′ O (mapo)53.11666666666746.6Koordinatoj: 53° 7′ N, 46° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 240 m [+] | ||||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kuznetsk [+] | |||||
| |||||
Urbo Novokuzneck en Kemerova provinco en Rusio antaŭe nomiĝis kiel Kuznecko.
Kuznecko (ruse Кузнецк) estas urbo en la Penza provinco kaj en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 78 390 loĝantoj sur areo de 23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 408 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en fino de la 17-a jarcento, kvankam oficiala jaro de fondo estas 1699. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1780.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Trujevo (Труево) ĝis 1699;
- Trujovo-Voskresenskoje (Труёво-Воскресенское) ekde 1699 ĝis 18-a jarcento.
- Trujevo-Nariŝkino (Труево-Нарышкино) ekde 18-a jarcento ĝis 1780.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 56405. La interurba telefona kodo estas 84157, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj. La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
La urbo estas ĉe rivero Trujev (Труев), kiu enfluas en riveron Sura (Сура). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 53° 07′ N 46° 36′ O / 53.117 °N, 46.600 °O (mapo).
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 56,9 mil loĝantojn, kaj en 2002 estis 92,1 mil loĝantoj.